Saltu al enhavo

Juan de Ayolas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de Ayolas
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Briviesca
Morto 1-an de januaro 1537 (1537-01-01)
en Paragvajo
Lingvoj hispana
Loĝloko Bonaero
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
konkistadoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Juan de Ayolas (mortis ĉ. 1537) estis hispana konkistadoro naskiĝinta en Briviesca, kiu esploris la akvokolektan areon de la Plata-Rivero en la nomo de la Reĝo de Hispanio. Li akompanis Pedro de Mendoza en lia ekspedicio de 1534 cele al la koloniigo de la regiono inter la Plata-Rivero kaj la Magelana Markolo, kaj li mallonge sukcedis lin kiel la dua guberniestro de la regiono post kiam Mendoza revenis hejmen en 1537.

Serĉante provizojn, li navigis supren laŭ la rivero Parano (rivero) kaj fondis fortikaĵon nomatan Corpus Christi, kiel antaŭe faris Sebastiano Kaboto. Lasinte Domingo Martínez de Irala en Puerto la Candelaria (moderna Fuerte Olimpo), li sekve navigis supren laŭ la rivero Paragvajo serĉante ligon al Peruo. Li batalis kontraŭ la Gvaranioj, transiris la Grandan Ĉakon ĝis la Andoj, kaj kaptis iujn rabaĵojn tie, sed kiam li revenis, li estis mortigita kun ĉiuj viroj de sia grupo de la Pajagvoj.

La urbo Ayolas en Paragvajo kaj ties flughaveno (IATA: AYO; ICAO: SGAY) estas nomitaj laŭ li.