Juan de Vergara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Juan de Vergara
(1492-1557)
hispana humanisto, teologo kaj filozofo
hispana humanisto, teologo kaj filozofo
Persona informo
Naskiĝo 4-a de septembro1492
en Toledo, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Morto 20-a de februaro 1557
en Toledo, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Lingvoj hispana lingvo [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater Reĝa Universitato de Toledo, Universitato de Alcalá de Henares
Familio
Gefratoj Francisco de Vergara • Bernardino Tovar [#]
Profesio
Profesio kanoniko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Johano de Vergaro (1492-1557) estis hispana humanisto, erudiciulo, teologo kaj filozofo, kanoniko de Toledo, kiu apartenis al familio de judo-konvertiĝintoj, kaj unu el la erudiciuloj kiuj kunlaboris kun la Plurlingva Biblio, rajtigita en Alcalá de Henares de la kardinalo Francisco Jiménez de Cisneros (1436-1517). Li estis frato de Francisco de Vergara (1484-1545) kaj Izabela de Vergara[1], filozofino kaj tradukistino de la verkaro de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) en la hispanan.

Li estis privata sekretario de la kardinalo Cisneros, samkiel de ties sukcedantoj, Vilhelmo de Krojo (1497-1521), ĉefepiskopo de Toledo kaj Alonso de Fonseca y Ulloa (1475-1534). Kune kun Bartolomeo de Kastro, li estis komisiita pri kontrolado de la grekaj tekstoj, kaj krom tio li tradukis la grekan version de la Malnova Testamento kaj la Libro de la Saĝo de la Biblio, inklude de la Tanaĥo. Cisneros same komisiis al li la taskon pri tradukado de la verkaro de Aristotelo, tamen, ĉi-tradukaĵo ne estis publikigita pro la morto de la kardinalo. Ĝis tiu epoko li estis tradukinta la "Fizikon"[2], "Pri la animo"[3] kaj plejgranda parto de la "Metafiziko"[4].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1508, li studis en la Universitato de Alcalá de Henares kaj estis duonfrato de Bernardino Tovar. Inter 1509 kaj 1512, li loĝis en la Kolegio de Sankta Ildefonso, kiel "familiano" aŭ servisto, kaj ĉirkaŭ 1514 li elektiĝis subtenanta membro de la kolegio dank'al la ĉefepiskopo de Toledo, Jiménez de Cisneros. Januare de tiu jaro li ricevis sian diplomon pri majstreco. Tiuepoke, li estis nek profesoro en la Universitato de Alcalá, laŭ Menéndez Pelayo (1856-1912) kaj aliaj supozis, nek al li estis atribuita katedron pri filozofio, en 1512, kiel asertita de Nicolás Antonio (1617-1684). Dum lia restado en la Kolegio de Sankta Ildefonso, li engaĝiĝis en la granda projekto de Jiménez, la Plurlingva Biblio de Alkalao, publikigita inter 1514 kaj 1517. Vergara helpis en la tradukado je la grekaj tekstoj de la Sentencoj de Salomono, Libro de la Saĝo, Kohelet kaj la Libro de Ijob.

Li restis en Sankta Ildefonso ĝis la fruaj tagoj de 1517, kaj fariĝis doktoro pri teologio. Inter liaj samklasanoj troviĝas Demetrio de Kreto, kunlaboranto de Aldo Manuzio kaj Alfonso de Zamora (1476-1544). Kiam Johano estis sekretario de la inkvizitoro Cisneros, li ekis sian politikan karieron. Jiménez donis al li kanonikejojn en Alkalao kaj Toledo, krom plurajn aliajn beneficojn. Okaze de la morto de Jiménez, en 1517, la ĉefepiskopejo de Toledo pasis al Vilhelmo de Krojo (1497-1521). Printempe de 1520, Vergara ŝipiris al Flandrio kune kun Alfonso de Valdés (1490-1532) por informi al Krojo pri la situacio en Toledo. Kaj tie komenciĝis liaj unuaj streĉaj renkontiĝoj kun Erasmo de Roterdamo (1467-1536). Iom post lia alveno al Bruĝo, en julio 1520, li renkontiĝis kun Erasmo, kiu petis al li kopion de "Annotationes contra Erasmum" (Alkalao, 1520), verkita de Diego López de Zúñiga (1531-1531), en kiu la aŭtoro faris plurajn atakojn al la Nova Testamento de Erasmo, eldonita en Bazelo, en 1516. Vergaro estis promesinta al unu el la kontaktoj de Erasmo en Hispanio, tre eble Pierre Barbier[5], ke li portus kopion al Erasmo. Granda estis la konsterno de Erasmo kiam li eksciis ke Vergaro incidente estis forgesinta la volumon en Hispanio. Li sugestis al Vergaro ke López Zúñiga eraris dum la komponado de la "Annotationes", kiam ĉi tiu aludis al lia dua eldono de la Nova Testamento. Vergaro rapide informis al Erasmo, ke la dua eldono de la Nova Testamento ne estis alveninta al Hispanio, kiam López Zúñiga verkis sia libro, kaj defendis ĉi-lastan kiel zorgema erudiciulo, amanto de ĉiuj latinaj, grekaj kaj hebreaj aŭtoroj, kaj religiaj kaj sekularaj. Vergaro pli poste malkovris, pere de ordinara amiko, ke Erasmo suspektis ke Vergaro estis alportinta la libron, tamen, ĉi tiu kaŝis ĝin por transdoni al la apogantoj de la episkopo de Jorko, Eduardo Lee (1482-1544), kiu same atakis Erasmon rilate al la Nova Testamento.

Fido kaj Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la polemikaj faktoj, Vergaro estis persona amiko kaj fervora defendanto de Erasmo ekde 1520. Lia vasta biblioteko inkludis plurajn protestantajn librojn, kies aŭtoreco estis malpermesita de la Inkvizicio. Vergaro asertis ke li ne sciis pri la malpermeso ĝis 1530, kaj antaŭ ĉio, li kredis "ke homo en lia pozicio rajtas akiri kaj legi tiajn librojn." Vergaro komence eĉ konfesis sin favora al la doktrino de Lutero. Tamen la sekvantoj de Erasmo estis akuzitas pri pluraj herezoj. Ili ne vizitadis la mesojn, ne konfesis, nek komuniiĝis. Ili kritikadis la monaĵojn kaj konservativajn teologojn pro ties ritismo kaj manko de konado pri la skribaĵoj. Ili estis asociitaj al la konatal iluminatoj kaj aprobis kelkajn doktrinoj de Lutero. Ili uzis la Sanktajn Skribaĵojn por pravigi sian doktrinon kaj laŭdis la verkaron de Erasmo, kies ortodokseco estis diskutitaj de la inkvizitoroj. Ĉi-akuzoj nepre resumis la intelektan medion dum la restado de Juan de Valdés (1500-1541), en Alkalao.

Do, la persekutado kontraŭ la sekvantoj de Erasmo lin atingis, kaj en la lastaj jaroj de sia vivo, sen la apogo de lia protektanto, Alonso de Fonseca y Ulloa, kiu estis mortinta, Johano de Vergaro estis akuzita pri luteranismo kaj kondamnita al arestado. Laŭ Francisco de Enzinas (1518-1552), Vergaro "estis arestita de la inkvizicio, ne pro alia kialo ol favorado al Erasmo kaj aprobo de lia verkaro. Tamen, post kelkaj jaroj da arestado, li estis liberigita." Kiel poeto, liaj versoj estis iom senstilaj, similaj al tiuj de Teofilo Folengo (1491-1544).

Selektita verko[redakti | redakti fonton]

  • Tratado de las ocho cuestiones del templo (de Salomon), 1552

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]