Juana Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juana Maria
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1810 (1810-11-30)
en Insulo San Nicolas
Morto 18-an de oktobro 1853 (1853-10-18) (42-jaraĝa)
en Garey
Mortokialo disenterio
Tombo Mexican Episcopal Conference
Lingvoj Island Takic
Ŝtataneco Usono
vdr

Juana Maria estis indiĝena virino, plej verŝajne el la tribo Nicoleño, loĝinta en kavo, manĝinta moluskojn kaj fokograson kaj vestanta mantelon el kormoranaj plumoj, kiu estis trovata en 1853 en la Insulo San Nicolas, ĉe la suda marbordo de Kalifornio, Usono. Ŝi estis kunkudrinta la plumojn uzante balenajn tendenojn. Ŝi estis konata kiel la Solulino de San Nicolas kaj estis renomita "Juana Maria" (ĉar perdiĝis ŝia origina nomo kaj ŝi malkapablis komuniki ĉar neniu tie parolis ŝian lingvon). La virino estis vivanta sole en la insulo dum 18 jaroj antaŭ esti “savita”, intercitile ĉar post tio ŝi vivis nur sep semajnojn, post kio ŝi mortis pro disenterio plej verŝajne kaŭzita de drasta dietoŝanĝo al englutado de multaj vegetaloj kiujn ŝi ne povis manĝi dum jaroj.