Juanacatlán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juanacatlán (komunumo))
Juanacatlán
municipo de Meksiko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Jalisco
Regiono Centro
Demografio
Loĝantaro 11 902
Loĝdenso 202 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°31′N 103°10′U  /  20.517°N, 103.167°U / 20.517; -103.167 (Juanacatlán) (mapo)
Alto 1 520 m
Areo 89,08 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Juanacatlán en Meksiko (Meksiko)
Situo de Juanacatlán en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Juanacatlán en Meksiko
Situo de Juanacatlán en Meksiko
Situo de Juanacatlán en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Juanacatlán Municipality [+]
vdr

Juanacatlán estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Juanacatlán. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 051.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Juanacatlán apartenas al la regiono Centro kiu situas, kiel jam diras la nomo, en la centro de la subŝtato Jalisco (la ĉefa urbo estas Guadalajara). Al tiu regiono apartenas 14 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 11902 loĝantojn. El tiuj estis 5932 viroj kaj 5970 virinoj. La komunumo havas surfacon de 89,08 km². La meza alteco estas 1520 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 20,1 C. En la komunumo estas 819,1 mm da precipitaĵo jare.

Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Jalisco.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3606 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3306 scipovis legi kaj skribi kaj 286 viroj estis analfabetoj. Do 7.93 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 3661 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3309 sciis legi kaj skribi kaj 339 virinoj estis analfabetoj. Do 9,26 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Juanacatlán vivis 10070 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 8 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,079 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]