Juarros de Voltoya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juarros de Voltoya
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40445
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 186  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 4° 31′ U (mapo)41.030555555556-4.5188888888889Koordinatoj: 41° 2′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 852 m [+]
Areo 21,63 km² (2 163 ha) [+]
Juarros de Voltoya (Provinco Segovio)
Juarros de Voltoya (Provinco Segovio)
DEC
Juarros de Voltoya
Juarros de Voltoya
Situo de Juarros de Voltoya
Juarros de Voltoya (Hispanio)
Juarros de Voltoya (Hispanio)
DEC
Juarros de Voltoya
Juarros de Voltoya
Situo de Juarros de Voltoya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Juarros de Voltoya [+]
vdr

Juarros de Voltoya [ĤUAros debolTOĝa] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Juarros de Voltoya estas etimologie komprenebla kiel Olmedo (el eŭska) de Voltoya, alude al trapasanta rivero. Similaj toponimoj estas en aliaj lokoj de Kastilio, kiel Juarros de Riomoros (Segovio), Juarros (Salamanko), Ibeas de Juarros (Burgoso), San Millán de Juarros (Burgoso), Brieva de Juarros (Burgoso), Piedrahíta de Juarros (Burgoso), Cuzcurrita de Juarros (Burgoso).

Juarros de Voltoya en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 188 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 110 el la jaro 2000.

Ĝi distas 42 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Aldehuela del Codonal, Nieva, Melque de Cercos, Segovia, Martín Muñoz de las Posadas kaj Santa María la Real de Nieva. La rivero Votoya dividas la lokon en du apartaj kvartaloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua literumado estis Xuharros de Boltoya, ekzemple en 1247, kiam ĝi apartenis al la pastraro de Segovio. Poste ĝi dependis de la abatejo de Párraces (Marugán), al kiu ĝi pagis impostojn. Tiu abatejo havis pli da povo eĉ ol la Monaĥejo de El Escorial kaj plej el la teroj de tiu komarko estis ilia propreco.

Ĝi apartenis al Sexmo de la Trinidad de la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj nun rura turismo. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. Estas vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la akvorezervejo kie eblas trovi diversajn birdospecion kaj ĉefe akvobirdojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]