Jubbada Hoose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jubbada Hoose
Regiono
regiono de Somalio [+]

LandoSomalio

Koordinatoj0° N, 42° O (mapo)0.4333333333333341.6Koordinatoj: 0° N, 42° O (mapo)
ĈefurboKismajo
- koordinatoj0° N, 42° O (mapo)0.4333333333333341.6Koordinatoj: 0° N, 42° O (mapo) [+]
Areo42 876 km² (4 287 600 ha) [+]
Loĝantaro643 [+] (2008)

ISO 3166-2SO-JH

Jubbada Hoose (Tero)
Jubbada Hoose (Tero)
Regiono Jubbada Hoose en Somalio

Jubbada Hoose (Somalio)
Jubbada Hoose (Somalio)
DEC

Map
Jubbada Hoose
Vikimedia Komunejo:  Lower Juba Region [+]
vdr
Situo de Jubbada Hoose en Somalio

Malsupra Juba (somale Jubbada Hoose) estas administra regiono (gobolka) en la tradicia regiono de Jubalando en suda Somalio. Ties ĉefurbo estas Kismajo. Ĝi limas kun Kenjo okcidente, la somaliaj regionoj de Gedo kaj Meza Juba norde kaj oriente respektive kaj la Hinda Oceano sude.

La regiono nomiĝas tiele laŭ la rivero Jubba kiu trapasas tiun regionon kaj enfluas en la Hinda Oceano ĉe Goobweyen kaj tie la ruĝaj akvoj de la rivero Jubba miksiĝas spektakle kun la bluaj akvoj de la Hinda Oceano. Kismajo estas la dua plej loĝata urbo en suda Somalio.

Komerce, Kismajo estas konektita al Bardera kaj Baidoa, la plej proksimaj komercaj urboj. La haveno de Kismajo estis la juvelo de la markomerco en Somalio, ĉefe por la punktoj sude de Mogadiŝo.

La regiono de Jubbadda Hoose konsistas el kvar distriktoj:

  • Kismaayo (ĉefurbo)
  • Afmadoow
  • Badhaadhe
  • Xagar
  • Jamaame

Komerco kaj disvolvigaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis meze de la 1980-aj jaroj, la distriktoj Jilib kaj Bu'aale estis parto de la plej granda regiono de Malsupra Juba. Tiuj du distriktoj kune kun aliaj tri distriktoj (Sakow, Ceel Waaq, kaj Dujuma) prenitaj el la tiamaj Supra Juba nunutempe formas parton de la regiono Meza Juba.

Administrado kaj sekureco[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1990-aj jaroj la milito eksplodis en tiu regiono. La Alianco de la Juba Valo (JVA), estrita de Kolonelo Barre Aden Hirale, regis la urbon kaj la regionon ĝenerale. La homoj en Kismajo vivis normale kaj negocis ĝis kiam la Islamaj Kortumoj (IK) konkeris Kismajon kaj kontrolis la areon septembre de 2006. La Transira registaro helpita de la Etiopia armeo konkeris la urbon en januaro de 2007.

0° 26′ 22″ S 41° 35′ 39″ O / 0.43944 °S, 41.59417 °O / -0.43944; 41.59417 (mapo)