Jubileo (katolika)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jubileo ĝenerale estas datrevena festo, foje nur civila pliofte religia. Kutime, per tiu vorto oni referencas al jubileo laŭ la Katolika Eklezio kiu ĝin celebras universale kaj por siaj adeptoj kaj por homoj kiuj inklinas al spiritaj valoroj. Tiuj universalaj jubileoj estas ankaŭ konitaj kiel “Sanktaj Jaroj”.

Jubileo, kiu reprenas sian nomon el tiu hebrea, estas la jaro de la pekopardono, de la repacigo, konvertiĝo kaj de la pentofara sakramento.

La katolika jubileo estas esence la jaro de Jesuo Kristo, donanto de vivo kaj graco al la homaro. En la Nova Testamento Jesuo sin prezentas kiel tiu kiu kondukas al plenumiĝo la antikvan jubileon, estante mem la anoncanto de la “jaro de graco de la Sinjoro” (Jesaja).

Jubileo, kutime estas dirata ankaŭ "Sankta Jaro" ne nur pro tio ke ĝi komenciĝas, disvolviĝas kaj konkludiĝas ene de la jaraj ritoj, sed ĉar ĝia celo estas destinita stimuli la sanktiĝon de onia vivo. Jubileo povas esti ordinara se ĝi okazas laŭ establitaj datoj, eksterordinara se lanĉita okaze de eventoj aparte gravaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Evento kiu anticipis, iumaniere, jubileojn estis la Pardono (okazo de la pardoniĝo) establita de papo Celesteno la 5-a: en la 29-a de septembro de 1294 per la Inter sanctorum solemnia (Inter la solenaĵoj de la sanktuloj) li dekretis ke vizitante la preĝejon Sanktan Marian de Collemaggio en la urbo Aquila, inter la 28a la 29a de aŭgusto, estas koncedita la plena indulgenco al la konfesitoj kaj pentintaj. La festo de “La Perdonanza", kiu daŭre estas celebrata ankaŭ en la nuna epoko, havas komuna kun la Jubileoj la simplan viziton – kun la spiritaj menciitaj animdispozicioj – al la preĝejo anstataŭ la pilgrimo kiel antaŭe.

Papo Celesteno anoncis la Plenan Indulgencon ankaŭ por aliaj urboj (bedaŭrinde la respektivaj buleoj ne plu konserviĝas), kies memoron konservas la lokaj eklezioj. [1].

Malmultajn jarojn poste, la posteulo de Celesteno, Bonifaco la 8-a, establis la unuan universalan jubileon per la Buleo Antiquorum habet fidem promulgita la 22an de februaro de 1300. Per tiu buleo estis koncedita la plena indulgenco al ĉiuj vizitantoj, se pentintaj kaj pentofarantaj, de la bazilikoj de Sankta Petro kaj Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj, dum la jaro 1300. Tiu Sankta Jaro, laŭ la buleo, devintus okazi ĉiujn centjariĝon.

Dante raportas en la Dia Komedio ke la alfluo de pilgrimantoj al Romo estis tia ke necesis reguligi la trafikdirekton de la piedirantoj sur la ponto antaŭ Castel Sant'Angelo: [2]

En 1350 Klemento la 6-a, por laŭperiode egaligi la du jubileojn, tiun kristanan kaj la iaman hebrean, decidis mallongigi la periodecon de la kristanaj jubileoj tiel ke ĝi okazu ĉiun multoblon de 50. Sekve la tempointervalo estis fiksita por multoblo de 33 (Urbano l8-a), periodo intencita kiel daŭro de la surtera vivo de Kristo, kaj poste plue mallongigita al 25 jaroj Paŭlo la 2-a ekde 1470.

Iuj papoj proklamis ankaŭ eksterordinarajn Sanktajn Jarojn, ekster tiuj periodoj. Ekzemple Pio la 11-a la 8an de aprilo de 1933 koncedis la 24an Jubileon okaze de la datreveno de centjariĝo de la Elaĉeto. En la Buleo Quod nuper oni anoncas la Sanktan Jaron por honori la 1950an datrevenon de la morto kaj resurekto de Jesuo Kristo.

Papo Benedikto la 16-a proklamis ankaŭ “Paŭla Jaro” speciala jubilea jaro la tempon ekde la 28a de junio 2008 ĝis 29a de junio de 2009, dediĉitan al la apostolo Paŭlo el Tarso okaze de dumila datreveno de lia naskiĝo (lokigita de historiistoj inter la 7a kaj la 10a post Kristo).

La lasta Sankta Jaro, aŭ Jubileo, estis la Granda Jubileo de 2000, dum la proksima venonta okazos en 2025.

Ankaŭ la kondiĉoj por gajni la indulgencon ŝanĝiĝis laŭlonge de la epokoj. Ekzemple, por la la lasta jubileo eblis akiri indulgencon ankaŭ pilgrimante al kelka sanktejo de sia diocezo indikita de dioceza episkopo aŭ per flego al malsanuloj aŭ enkarcerigitoj. Ĉiam tamen, restis normaj la pekkonfeso kun pentofara animo kaj komuniiĝo.

Eventoj dum apartaj jubileoj[redakti | redakti fonton]

  • Jubileo de 1390 – Por akiri la indulgencon necesis viziti la kvar Bazilikojn de Romo.
  • Jubileo de 1625 – Estis dekretite ke la gereligiuloj de klaŭzuro, la malsanuloj kaj la prizonuloj povis akiri la indulgencon ankaŭ sen la alveno al Romo.
  • Jubuleo de 1700 - Papo Inocento la 12-a mortis dum la Jubileo.
  • Jubileo de 1800 – La antaŭvidita jubileo ne estis celebrita ĉar Romo estis okupata de la franca armeo.
  • Jubileo de 1900 – Papo Leono la 13-a distingiĝis per la invito krei monumentojn himnantajn al Jesuo Elaĉetinto, kio okazis diversloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-16. Alirita 2010-12-05.
  2. come i Roman per l'essercito molto,
    l'anno del giubileo, su per lo ponte
    hanno a passar la gente modo colto,
    che da l'un lato tutti hanno la fronte
    verso 'l castello e vanno a Santo Pietro,
    da l'altra sponda vanno verso 'l monte. (Inferno - Kanto 18a, 28-33)