Jud Süß

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jud Süß estas titolo de verko de Lion Feuchtwanger, el kiu la nazioj kreis antisemitan propagandan filmon en 1940 (reĝisoro Veit Harlan).

La filmo prezentis la historian figuron Joseph Süß Oppenheimer (1698-1738), intence en negativa prezento, en antisemita tono. Tio antaŭpreparis persekuton de la judoj.

Enhavo de la filmo

La fimo prezentis Joseph Süß Oppenheimer kiel judan financiston, kiu aspektas kiel Mefisto kaj provas per ĉiu metodo akiri simpation de la princo kaj eluzi lin por siaj luksaj bezonoj. Oppenheimer same provis tenti la arjan Dorothea, kies edzo apartenis al opozicio de la princo kaj kiu iĝis turmentita - je komisio de Oppenheimer. Oppenheimer perfortas Dorothea, kiu pro tio memmortigas sin. Ŝia edzo trovas la kadavron en la rivero. Okazas ribelo.

Kiam la princon trafas abrupta morto, oni arestas Oppenheimer kaj mortpunas lin pro seksumado kun kristano.

Fine de la filmo, oni pendigas la petadan Oppenheimer. Pri fino de la filmo decidis mem Joseph Goebbels, kiu volis prezenton de Oppenheimer kiel mizerulo en tiu sceno.