Juda Agentejo por Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juda Agentejo)
Jump to navigation Jump to search
Konstruaĵo de la Juda Agentejo en Jerusalemo.

La Juda Agentejo por Israelo (en hebrea Sojnut Ha'ĝehudit Le-Eretz Israel, הסוכנות היהודית לארץ ישראל) estas registara organizaĵo jud-cionista kreita en 1923 cele al plenumo kiel reprezentanto de la juda komunumo dum la Brita Mandato Palestino. Li ricevis oficialan agnoskon en 1929. El la 1930-aj jaroj ĝi iĝis la de facto registaro de la juda loĝantaro, kies estroj estis elektitaj de ĉiuj el la judoj de la mandato. Ĝi estis la ĝermo de la futura israela registaro proklamata en 1948.

Post la proklamo de la Ŝtato Israelo, ĝi eknomiĝis Juda Agentejo por Israelo kaj iĝis registara organo kiu zorgis pri la juda enmigrado al Israelo (alija). Ties funkcio estas faciligi la ekonomian disvolvigon, la integradon kaj la absorbon de la enmigrantoj. Ĝi ankaŭ havigas ekonomian kaj kulturan helpon al judaj movadoj de la mondo. Aktuale plue ekzistas kaj funkcias.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]