Juda Malsanulejo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Juda Malsanulejo de Berlino

La Juda Malsanulejo de Berlinogermane Jüdisches Krankenhaus Berlin (JKB, hebree  בית החולים היהודי בברלין) estas malsanulejo en la kvartalo Gesundbrunnen en Berlino.

Ĝi estis fondita en 1756 en Berlino kiel la unua „Juda lazareto“ ĉe la Oranienburga strato en la Spandau-a antaŭurbo. Ĝin administris, direktis la juda komunumo kaj tiutempe estis la plej granda hospitalo en Germanio, kiun direktis judoj. Pro spacomanko, oni alilokigis la institucion en 1861 al la Aŭgusta strato, proksime al la Nova Sinagogo de Berlino konstruota en 1866.

Pro la bonfamo kaj la aliĝanta nombro de (ne nur judaj) malsanuloj, en 1914 okazis nova translokiĝo al Berlin-Gesundbrunnen. Dum la nazia epoko (1933-45), oni malpermesis kuracadon de arjoj, devigis maldungigon de la arjoj. Pro severeco kaj sekvado al instrukcioj en Nazia Germanio, la vivoj de centoj da seriozaj kaj geriatriaj pacientoj kiuj estis enhospitaligitaj en la juda hospitalo en Berlino estis savitaj. Laŭ la instrukcioj de la nazireĝimo, tiuj pacientoj estis postulataj por esti traktitaj kaj donitaj skriban permeson fare de medicina komisiono antaŭ esti senditaj por deportado, kaj en foresto de tia aprobo ne povus esti senditaj al koncentrejoj kaj ekstermejoj. La direktoro de la hospitalo, D-ro Walter Lustig, apenaŭ liberigis pacientojn dum la militaj jaroj, tiel savigante ilin. Tamen, laŭ la ordoj de la Gestapo, li estis devigita redukti la personalon kaj la kunlaborantaron, kaj la 300 laboristoj kiujn li maldungis estis senditaj al Auschwitz. Lustig estis ekzekutita fare de la sovetianoj kiel kunlaboranto kun la nazioj post atesto de du el la pacientoj kiuj resaniĝis, estis senditaj al koncentrejo kaj pluvivis, indikis lin kiel respondeca por ilia deportado. Kvankam la hospitalon minacis plurfoje fermo, travivis la mondmiliton en ĝi ĉ. 1500 judoj.

Tuj post la Dua Mondmilito, rekomenciĝis la regula, normala kuraca okupiĝo. Nun la hospitalon direktas fondaĵo. Dum la jaroj 1989 kaj 1990 en la malsanulejo cetere la esperantisto Thomas Pusch ricevis parton de sia medicina eduko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Daniel B. Silver: Überleben in der Hölle. Das Berliner Jüdische Krankenhaus im „Dritten Reich“ ["Pretervivo en infero. La Berlina Juda Malsanulejo en Nazia Germanio"]. Verlag für Berlin-Brandenburg, Berlin 2006 ISBN 3-86650-580-9 (alt) ISBN 978-3-86650-580-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]