Juda Militista Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda Militista Asocio
flago
organizaĵo • armita organizaĵo
Komenco 1939 vd
Lando(j) PollandoĈefgubernio vd
Fondinto(j) Józef Celmajster • Kałmen Mendelson • Mieczysław Ettinger • Leon Rodal vd
vdr

Juda Militista Asocio (hebree ארגון צבאי יהודי, Irgun Cwai Jehudi, mallongigita pere de la akronimo hebree אצי, ACI; jide יידישע מיליטערישע פאראייניקונג, Jidisze Militerisze Farajnikung, pole Żydowski Związek Wojskowy, ŻZW) estis armita formacio de polaj judoj, estigita novembre 1939 de estintaj oficiroj de Pola Soldataro kaj judaj aktivuloj ligitaj kun reviziista cionismo kaj agantaj en Betar, Irgun, Masada aŭ Brit he-Ĥajalu.

Loko de unua renkonto de judoj, kiuj novembre 1939 decidis fondi sekretan asocion, estis infekta malsanulejo je la nomo al Sankta Stanislao ĉe la strato Wolska 37. Al la kunfondintoj partoprenis: Józef Celmajster, Kałmen Mendelson, Mieczysław Ettinger, Paweł Frenkel, Leon Rodal kaj Dawid Wdowiński. Fronte de la organizaĵo laŭ kelkiuj fontoj estis Dawid Wdowiński, aliaj fontoj tamen indikas kiel komandantojn Mieczysław Apfelbaum kaj Paweł Frenkel. La organizaĵo reprezentis dekstrulan movadon (tiel nomata reviziista) de cionismo, interalie organizaĵon Betar. Laŭ raporto de Henryk Iwański Juda Militara Asocio fondiĝis iniciate de oficiroj kaj suboficiroj de pola Soldataro de juda nacieco

(...)

Armiligo kaj nombreco[redakti | redakti fonton]

En 1940 la asocio nombris ĉ. 100 membrojn, aprile 1943 ĉirkaŭ 300.

Jam en 1939 ricevis 39 pistolojn Vis, kaj poste pluajn liverojn de armiloj de Militista Organizaĵo (senpere de Pola Enlanda Armeo ne estis armiligata). Unuan armilaĵon la batalgrupo ricevis pere de Henryk Iwański en 1941. La batalantoj ricevis pere de Sekureca Korpuso de junio 1942 ĝis komenco de la Ribelo en varsovia geto en 1943 pli ol 100 ekzemplerojn de pafiloj kaj ĉ. 750 grenadojn. Jam post komenco de la ribelo en la Varsovia geto ankaŭ pli ol 50 pafilojn kaj ĉ. 300 grenadojn. En unua duono de 1942 armilaĵon transdonis ankaŭ aliaj grupoj de Enlanda Armeo.

Postmilitaj sortoj[redakti | redakti fonton]

Post la milito en Pollando oni falsigis la historion, pere de forstreko de Juda Militista Asocio el lernolibroj aŭ malpligrandigo de ĝia signifo favore al Juda Batal-Organizo ariganta socialistojn kaj cionistojn, al kiu ekstreme dekstra, strikte ligita kun Betar ne aliĝis. Unu el malmultaj polaj historiistoj, rememorigantaj partoprenon de Juda Militista Asocio en la ribelo, estis Bernard Ber Mark en la monografioWalka i zagłada warszawskiego getta (Batalo kaj holokaŭsto de Varsovia geto), eldonita de Ministerio de Nacia Defendo en Varsovio en 1959. Senpere la forgeson influis ĝia ligiteco kun Pola Enlanda Armeo kaj dekstra politikemo, kiun reprezentis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Moshe Arens, Flags Over the Ghetto (Flagoj sur la Geto)
  • Marian Apfelbaum, Two Flags; Return to the Warsaw Ghetto (Du flagoj: retroiro al la Varsovia Geto), Gefen Publishing House 2007, ISBN 978-965-229-356-5
  • David Wdowiński, And we are not saved. New York: Philosophical Library 1963, p. 222, ISBN 0-8022-2486-5.
  • Antony Polonsky, Heroes, Hucksters, and Storytellers: A New History of the Jewish Military Union (ŻZW) in the Warsaw Ghetto, Yad Vashem Studies, 41:2 (2013)