Saltu al enhavo

Juda Nacia Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda Nacia Fondaĵo
emblemo
volontula asocio
juda organizaĵo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1901 vd
Geografia situo 31° 46′ 36″ N, 35° 12′ 58″ O (mapo)31.7767535.21608Koordinatoj: 31° 46′ 36″ N, 35° 12′ 58″ O (mapo)
Landoj Israelo vd
Sidejo Jerusalemo
Juda Nacia Fondaĵo (Jerusalemo)
Juda Nacia Fondaĵo (Jerusalemo)
DEC
Map
Juda Nacia Fondaĵo
Fondintoj Theodor Herzl vd
Filioj Heimanuta (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo amutah
vdr
Ĉefa oficejo de la Juda Nacia Fondaĵo en Jerusalemo
Mapo de plantitaj arbaroj en Israelo de la JNF

La Juda Nacia Fondaĵo (hebree קרן קימת לישראל, Keren Kajemet LeJisrael, mallongigite JNF kaj foje laŭ la hebrea KKL) estis fondita en 1901, kadre de la kvina Kongreso pri Cionismo en Bazelo (1901), kun la celo aĉeti kaj kultivi terenojn en la provinco Palestino de la Otomana Imperio kaj pli poste en Israelo por setlado de judoj tie. La fondaĵo estas senprofita organizaĵo.

La Eŝtaol-arbaro plantita laŭ iniciato de la JNF - parto de ĝi estas la arbaro de la martiroj
Arbido lastatempe plantita de la JNF

Ekde sia fondiĝo, la organizaĵo plantigis pli ol 240 milionoj da arboj en Israelo. Ĝi ankaŭ konstruigis 180 digojn kaj akvorezervujojn, elvoluigis 1 000 kvadratajn kilometrojn da terenoj kaj establigis pli ol 1000 parkojn.[1]

En 2002, la JNF ricevis la Israel-Premion por dumviva atingado kaj kontribuo al la societo kaj ŝtato de Israelo.[2]

Arbaro de la Paco Jerusalemo

[redakti | redakti fonton]
Bonveniga ŝildo al la Arbaro de la Paco Jerusalemo en ok lingvoj
Ŝildo honore al la inaŭguro de la ĝardeno Esperanto en la Arbaro de la Paco en aŭgusto 1986

Inter la multaj arbaroj plantitaj, elstaras interalie la "Arbaro de la Paco" en Jerusalemo. En ĝi la partoprenantoj de la IJK 1986 de TEJO plantis oficialan "ĝardenon Esperanto" - ĉiu kongresa partoprenanto, raportis ekzemple la esperantlingva bulteno koncize, "plantis unu arbon, kiu restos kaj kreskos, simbole al la grava kontribuo de Esperanto al la tutmonda paco".[3]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]