Juda Teologia Seminario de Usono
| Juda Teologia Seminario de Usono | ||
|---|---|---|
| juda seminario privata neprofitcela lernejo | ||
| Komenco | 1886 vd | |
| Geografia situo | 40° 48′ 43″ N, 73° 57′ 37″ U (mapo)40.811944444444-73.960277777778Koordinatoj: 40° 48′ 43″ N, 73° 57′ 37″ U (mapo) | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Situo | Manhatano | |
| Adreso | 3080 Broadway, New York, NY, 10027-4649 | |
| Poŝtkodo | 10027-4649 | |
|
| ||
![]() | ||
| Moto | וְהַסְּנֶה אֵינֶנּוּ אֻכָּל And the bush was not consumed – Eliro 3:2 Kaj la arbetaĵo ne konsumiĝis | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Juda Teologia Seminario de Usono (angle Jewish Theological Seminary of America, aŭ akronime JTS, hebree בית המדרש לרבנים באמריקה) estas rabentrejna institucio laŭ la tradicio de Konservema judismo fondita en 1886 en Novjorko fare de Alexander Kohut kaj Sabato Morais, kaj kiel tia la unua tia en Usono.
Nuntempe, ĝi estas la akademia kaj spirita centro de Konservema Judismo en Usono kaj — laŭ sia propra aserto — la tuta mondo. Ĝia modelo estis la Juda Teologia Seminario en Breslau, kiu jam ne ekzistas sed estis la unua akademia trejnadcentro por rabenoj en Germanio.[1] La moto de la lernejo, en la hebrea, estas וְהַסְּנֶה אֵינֶנּוּ אֻכָּל (Kaj la dornarbeto ne estis konsumita, Eliro 3:2)
La Juda Teologia Seminario subtenas kvin edukcentrojn, unu el la plej grandaj bibliotekoj de la mondo en la kampo de judaj studoj, kaj Judan Muzeon.[2] Parto de la biblioteko estas la privata biblioteko de Moritz Steinschneider, la fondinto de scienca hebrea bibliografio, akirita por la JTS fare de Jakob Heinrich Schiff .
En 2008, proksimume 3 000 studentoj studis en JTS.
Kune kun la Usona Juda Universitato en Los-Anĝeleso, la Latinamerika Rabena Seminario en Bonaero, kaj la Schechter Instituto de Judaj Studoj en Jerusalemo, JTS estas unu el la ĉefaj rabenaj seminarioj en la konservativa movado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Michael A. Meyer, Response to Modernity: A History of the Reform Movement in Judaism. Wayne State University Press (1995). p. 84–89, 135–138.
- ↑ A Jewish library's treasure surfaced at auction. How did it get there? (en-US). Arkivita el la originalo je 2021-07-27. Alirita 2021-07-28 .



