Juda Universitato (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda Universitato
juda seminario • universitato
Informoj
fondodato 1877
speco eklezia universitato
Situo
Geografia situo 47° 29′ 36″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.4934722219.07Koordinatoj: 47° 29′ 36″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Budapeŝto, Hungario
adreso 1084 Budapest, Scheiber Sándor utca 2
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Juda Universitato (Budapeŝto) (Budapeŝto)
Juda Universitato (Budapeŝto) (Budapeŝto)
DEC
Juda Universitato (Budapeŝto)
Juda Universitato (Budapeŝto)
Map
Juda Universitato
vdr

La Juda Universitato hungare Országos Rabbiképző – Zsidó Egyetem estas malgranda eklezia universitato en Hungario, en Budapeŝto. Ĝi estas la plej malnova juda ekzistanta universitato de la mondo (pli frue seminarioj funkciis jam en Padovo, Metz, Parizo kaj Breslau).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis establita en 1877, komence sen apogoj de ortodoksaj judoj. La studentoj lernis ne nur judaĵojn, sed ankaŭ sciencojn, eĉ sciojn pri Hungario.

En 1944 la nazioj okupis la konstruaĵon kaj ili profitis ĝin kiel kolektejo de judoj. Adolf Eichmann vizitis la universitatan bibliotekon, poste li sendis 3000 volumojn al estonta muzeo pri formortantaj genroj en Pragon. Nur en la 1980-aj jaroj estis la libroj trovitaj en Prago, ili estis resenditaj al Budapeŝto en 1989. La biblioteko estas konsiderita unu el la plej gravaj kolektoj de la juda teologia literaturo ekster Israelo.

Post tuj la 2-a mondmilito la universitato denove funkciis, tamen manko de profesoroj kaj studentoj kiel altlernejo por rabenoj. Tiu lernejo estis la unusola inter la socialismaj landoj, tial daŭre venis studentoj el tiuj landoj, eĉ el Israelo. Inter 1950 kaj 1985 Sándor Scheiber estis rektoro de la seminario, kiu redaktis gravajn publikaĵojn.

Depost la socialismo la konstruaĵo renoviĝis. La lernado daŭras dum dek jaroj (la duono por gimnazio, la alia por seminario). La biblioteko nun havas 25,000 volumojn.

Famuloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]