Juda anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Juda anarkiismo estas ĝenerala termino, kiu ampleksas diversajn esprimojn de anarkiismo ene de la juda komunumo.

Sekulara juda anarkiismo[redakti | redakti fonton]

Multaj homoj juddevenaj, kiel Emma Goldman, Alexander Berkman, Martin Buber, Murray Bookchin kaj Noam Chomsky, rolis en la historio de anarkiismo. Tamen, aldone al tiuj juddevenaj anarkiistoj, ankaŭ ekzistis specife judaj anarkiismaj movadoj, ene de la jida-parolantaj komunumoj de orienta kaj meza Eŭropo kaj la okcidentaj urboj, al kiuj ili migris, ekde la malfrua deknaŭa jarcento ĝis la Dua Mondmilito. Ĉiuj membroj de la unua anarkiisma grupo en la Rusa Imperio, kiu estis formita en 1903 en Białystok, estis judoj.[1] Jida-parolantaj judoj partoprenis en la Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo en 1907.

Judaj anarkiismaj movadoj tendencis emfazi la internaciisman karakteron de la movado, sed multaj el ili ankaŭ subtenis sian nacian kulturon kaj koncentris sin sur specife judaj aferoj. Ili vigle eldonis jidan anarkiisman literaturon ekde la 1880aj jaroj ĝis la 1950aj jaroj kaj, sur multe pli malgranda skalo, ĝis la 1980aj jaroj; la lasta jida perioda eldono, Problemen, estis eldonita en 1991. Krom multaj originalaj libroj, broŝuroj, poemoj kaj eseoj, ĉiuj el la gravaj verkoj de Pierre-Joseph Proudhon, Mikhail Bakunin, Peter Kropotkin, Errico Malatesta, Henry Thoreau, Leo Tolstoy, Max Stirner kaj aliaj anarkiistoj estis tradukita al la jida. Rudolf Rocker, nejuda germana anarkiisto, studis la jidan kaj aŭtoris multajn jidajn librojn, broŝurojn kaj artikolojn. Plej multaj judaj anarkiistoj estis anarki-sindikatistoj, dum kelkaj aliaj estis individuismaj anarkiistoj.

Religia juda anarkiismo[redakti | redakti fonton]

Jacques Ellul rakontas ke, fine de la Libro de Juĝistoj (Juĝas 21:25), neniu reĝo estis en Israelo kaj ĉiuj laboris laŭ sia volo kaj kapablo.[2][3] Poste en la unua Libro de Samuelo (1 Samuelo 8) la izraelidoj deziris reĝon por esti kiel aliaj nacioj.[4] Dio deklaris ke la homoj malakceptis lin kiel ilia reĝo. Li avertis ke homa reĝo kondukus al militarismo, deviga militservo kaj impostado kaj ke li tiam ne respondos al iliaj pledoj por graco el la postuloj de la reĝo. Samuelo plusendis la averton de Dio al la izraelidoj sed ili ignoris lin kaj elektis Ŝaulon kiel ilian reĝon. Multe da la posta Tanaĥo temas pri iliaj provoj vivi kun tiu decido.[5]

Dum multaj judaj anarkiistoj estis nereligiaj aŭ foje fervore kontraŭreligiaj, ankaŭ kelkaj religiaj anarkiistoj kaj profesiaj anarkiismaj pensuloj kombinis nuntempajn radikalajn ideojn kun tradicia judismo. Ankaŭ kelkaj sekularaj kontraŭaŭtoritatistoj, kiel Abba Gordin kaj Erich Fromm, rimarkis menciindan similecon inter anarkiismo kaj multaj kabalaj ideoj, precipe en ties ĥasidisma interpreto. Kelkaj judaj mistikaj grupoj baziĝis sur kontraŭaŭtoritatismaj principoj, iom simile al la kristanaj Kvakeroj kaj Duĥoboroj. Martin Buber, profunde religia filozofo, ofte menciis la ĥasidan tradicion.

Anarkiismo en nuntempa Israelo[redakti | redakti fonton]

Estas diversaj anarkiismaj grupoj en Israelo. En la pasinta jardeko, la israela grupo konata kiel Anarkiistoj Kontraŭ la Muro fariĝis ĝenerale konata en la daŭra lukto kontraŭ la kreo de la diversmaniere nomata Apartiga Muro/Barilo/Baro sur la okcidenta riverbordo de Jordano.

Dum la plejparto de ili estas judoj, membroj de la grupo ne difinas sin kiel "judaj anarkiistoj."

Judaj anarkiismaj ĵurnaloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]