Zámostí (Třebíč)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juda kvartalo en Třebíč)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°12′57″N 15°52′38″E  /  49.21583°N, 15.87722°O / 49.21583; 15.87722 (Zámostí (Třebíč))
Zámostí
urba parto
Letecký pohled na památku UNESCO v Třebíči.jpg
Aviadila vido al Zámostí, memorindaĵo de Unesko en Třebíč
Oficiala nomo: Zámostí
Kromnomo: Židy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Třebíč
Administra municipo Třebíč
Historia regiono Moravio
Montaro Jevišovická pahorkatina
Domoj 146 2009
Rivero Jihlava
Situo Zámostí
 - koordinatoj 49°12′57″N 15°52′38″E  /  49.21583°N, 15.87722°O / 49.21583; 15.87722 (Zámostí (Třebíč))
Katastro 0,06 km² (6 ha) Podklášteří
Loĝantaro 333 (2011)
Denseco 5 550 loĝ./km²
Unua skribmencio 1410
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 674 01
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Juda kvartalo en Třebíč
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2003 (#27)
Numero 1078
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iii
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Třebíč
Situo enkadre de Třebíč
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Zámostí (Třebíč)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Zámostí situas en Ĉeĥio kaj ĝi estas parto de urbo Třebíč. Ĝi ensumigas preskaŭ la tutan judan urbon de Třebíč, aree memorige protektata de statuso de Monda heredaĵo de Unesko.[1] Ne pro la ofica, sed pro la disvastigita nomigo de Zámostí, resp. de la juda urbo ĝi estas ankaŭ nomata Židy (esperante: Judejo).

Zámostí okupas areon proksimume 6 ha, inkluzive de apuda sektoro de rivero; por la juda urbo mem falas proksimume 4,3 ha. Popolnombrado en la jaro 2001 montris 416 enloĝantojn kaj 124 domojn. Ties teritorio enfalas en katastran teritorion Podklášteří. Kiel la parto de urbo ĝi havas memstaran markigon de la domoj. En la parto loĝas 333 homoj.

Konsilantaro de Regiono Vysočina aprobis fine de la jaro 2018 memorandumon pri kunlaboro de administrantoj de la objektoj en Třebíč enskribitaj en listo de Unesko. En la jaro 2019 estis en Zámostí lokigitaj novaj ŝtonoj de malaperintoj.

Lokigo[redakti | redakti fonton]

Plano de Zámostí

Zámostí troviĝas en la centro de urbo, sur maldekstra bordo de rivero Jihlava. Norde kaj oriente ĝi nature estas limigita de roka masivo de plataĵo Hrádek, sude de la rivero kaj okcidente ĝi flue transiras en konstrulokon de Podklášteří. El nordo eniras ĝis Zámostí el placo Žerotínovo náměstí, nome sude direkte al kajo de Havlíček kaj norde en strato de Blahoslav. Plu norde lima strato estas strato Na Výsluní kaj poste strato Pomezní, kiu limigas Zámostí en nordo ĝis deklivoj de Hrádek. Sur Hrádek kaj ties juda tombejo kondukas veturila vojo. Rektan kunigon kun Nové Dvory en oriento sekurigas nur ekde la jaro 1995 ponteto super la rivero apud roko en Hrádek. La alia ponteto nomita ponteto de kolonelo Svoboda kunigas ekde la jaro 1996 Zámostí kun Vnitřní Město.

En la judan urbon estadas ensumigataj ankaŭ domoj en la sudorienta parto de placo Žerotínovo náměstí, el kiuj ĝis hodiaŭ konserviĝis nur domo n-ro 995; la ceteraj ankaŭ origine judaj domoj (viandaj vendejoj) cedis en la jaro 1951 al reguligo de la placo kaj hodiaŭ estas en iliaj lokoj haltejo de Urba aŭtobusa transporto en Třebíč.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa sinagogo

Laŭ iuj fontoj la judaj komercistoj povis ekloĝi proksime de monaĥejo de Třebíč jam ĉirkaŭ la jaro 1238. Plu tio estas judoj en Třebíč dokumentitaj en la 1-a duono de la 14-a jarcento, kiam en Germanio okazis pogromoj kaj pli poste ankaŭ en Ĉeĥio, dokumentitaj ili estas en kelkaj moraviaj urboj, krom aliaj ankaŭ en Třebíč.

La unua skribmencio pri loka juda komunumo devenas el la jaro 1410 (forbruligo de la kvartalo), eventuale laŭ aliaj fontoj el la jaro 1411,[2] juda komunumo estas dokumentita en la 16-a jarcento. En la jaro 1573 estis en Podklášteří registritaj 6 judoj, en Stařečka 2. En la jaro 1617 vivis en Podklášteří 18 judoj, en la jaro 1724 poste vivis en Podklášteří preskaŭ 1000 judoj. Fine de la 18-a jarcento en la juda urbo estis unu el la plej nombraj judaj komunumoj en Moravio. En la jaro 1799 ĉi tie vivis 1770 loĝantoj, en la jaro 1848 ĉi tie vivis 1612 personoj (te. 260 permesitaj familioj) de la juda konfesio.

En la jaro 1528 la judoj el Třebíč estis fare de posedantoj de senjorujoj (Jan Jetřich z Boskovic) el siaj hejmoj elhejmigitaj, en la jaro 1547 tiu ĉi ordono estis renovigita fare de Jan z Pernštejna, posedanto de senjorujo. Dum plua posedanto de la senjorujo (Burian Osovský z Doubravice) la judoj jam ne estis elurbigataj kaj en la jaro 1561 la judoj akiris siajn parcelojn en heredan tenadon. Tuj pluan jaron ili ricevis permeson por komercado en urbo Třebíč (te. en la origina urbo, krom la juda urbo). Pluaj jaroj devis esti pli prosperaj, eĉ kiam la judoj devis kompensi perdojn el incendio en la jaro 1599 (tiu devis esti fondita en la juda urbo), Kateřina z Valdštejna - plua posedantino de la senjorujo – konservis kun nova vokto de la juda urbo bonajn korespondajn interrilatojn (Mojžíš Pour, elektita kiel vokto en la jaro 1638). Pli poste la judoj en Třebíč estis atakataj, en la jaro 1663 eĉ kelkaj domoj estis forrabitaj fare de turkaj soldataroj. En pli postaj jaroj la judoj estis denove limigata, mildigon de tiu ĉi limigo alportis nur restrikto de Jozefo la 1-a el la jaro 1708, kiam li destinis diversajn konvenajn kaj nekonvenajn regulojn por la judoj en Třebíč. Krom aliaj la judoj el Třebíč estis devigitaj malaltigi sinagogon - solena lumigo devis ofendigi tiaman edzinon de senjoro el Třebíč. En la jaro 1742 okazis sileziaj militoj, kiuj evitis al la juda urbo en Třebíč, sed estis pagitaj 10000 guldenoj de protektpago. En la jaro 1799 estis farita ordono, ke ĉiu judo devas akiri familian nomon.

Tuj en la jaro 1805 la judoj estis denove atakataj, ili devis pagi altan protektpagon al francaj soldataroj marŝantaj tra Třebíč direkte al Batalo ĉe Slavkov. En la jaro 1811 okazis tutŝtata bankroto, kiu por la judoj "ne estis katastrofo, sed prefere akiro". En la jaro 1821 denove preskaŭ la tutan kvartalon forbruligis granda incendio kaj en la jaro 1830 venis granda inundo – tiuj ĉi ambaŭ eventoj estis rapide forigitaj per mono de samkredantoj kaj diversaj fondusoj de pli riĉaj judoj. En la jaro 1848 estis al la judoj donita egalrajteco kun krisnoj kaj tiuj povis transloĝiĝi en domojn en la placo en Třebíč - la devenaj loĝantoj portis tion neŝate kaj ofte ili faris perfortajn farojn. En la jaro 1850 okazis disrompo de fenestroj en domo de unu juda komercisto kun tolaĵo. Nur en a jaro 1861 la judoj akiris plenan egalrajtecon kaj okazis al miksiĝo de judoj kaj kristanoj en la tiama juda urbo. El la domoj en la juda urbo tiel fariĝis pli-mapli laborista kolonio.

En la jaro 1556 estis en la tiama juda urbo 19 domoj, pli poste pli ol 120 domoj. En la jaroj 16391642 estis konstruita Malnova sinagogo, nomata ankaŭ Antaŭa sinagogo. Nova (Malantaŭa) sinagogo devenas el la jaro 1669. Proksimume en la sama tempo estis konstruita ankaŭ loka juda tombejo (skribe dokumentita en la jaro 1636), situanta super rojo Týnský potok.

La areo de la juda urbo estis superulare regulata, precipe per difinita nombro de domoj kaj donitaj limoj de la tiama urbo. Konstrua kresko montriĝis per densigado de konstruloko. La domoj dividiĝis horizontale kaj vertikale. La gheto estsi apartigata de la kristanaj kvartaloj per ĉenoj, dratoj aŭ bariloj. Por iu tempo estis limigata ankaŭ movo de la judo en la urbo kaj ilia transloĝiĝado en aliajn partojn de la urbo. Post la jaro 1720 la juda urbo estis memstara administra unuo.

En la jaro 1919 ekzistis ankaŭ planoj al kunigo de Třebíč mem, la juda urbo kaj Podklášteří en unu politikan municipon, la judoj kaj civitanoj de municipo Podklášteří ne interesiĝis pri tio, do la unuiĝo dume ne okazis. Tio okazis nur pro decido de registaro en la jaro 1924, la registaro motivigis tiun ĉi kunigon per tio, ke unu konstrua tutaĵo devus esti ankaŭ unu tutaĵo politika. Podklášteří kaj la juda urbo donis plendon al Plej supera administra juĝejo de Ĉeĥoslovakio kaj tiu fine decidis pri nevalideco de la devena decido kaj nuligis la unuiĝon el novembro de 1926. La unuiĝo mem okazis laŭ peto de la juda urbo nur en la jaro 1931. El la juda urbo tiel fariĝis loka parto de Zámostí.

Strato Leopolda Pokorného.

Dum la dua mondmilito la juda loĝantaro de la kvartalo estis preskaŭ senhomigita. Ĉiu pli valora posedaĵo estis forŝovita ankaŭ. In ter tiu ĉi posedaĵo estis valora Maĥzor el Třebíč datita ĉirkaŭ la jaro 1300. Preskaŭ ĉiuj judoj el Třebíč estis deportitaj per transporto A, kiu alveturis ĝis Terezín la 18-an de majo 1942 (ĝi nombris 720 personoj) kaj per transporto A w el la 22-a de majo 1942 (650 personoj).[3] Sume estis dum la milito detruitaj nur 5 domoj el la loka gheto. Multe da loĝantoj estis senditaj ĝis koncentrejoj, ofte ĝis Aŭŝvico. Kelkaj loĝantoj fuĝis en hispanan urbon Sagunton. Post la milito revenis ĝis Třebíč proksimume dek procentoj de la devenaj loĝantoj.

Domo rekonstruita en la jaro 2004

En duono de la 1970-aj jaroj estis planita "suma salubrigo de Zámostí kun sekva konstruado de novaj loĝ-objektoj", kiel destinis salubriga plano de la centro el la jaro 1975.[4]

Kajo Havlíčkovo nábřeží

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La juda kvartalo en Třebíč, alie nomata nur simple Židy (Judejo) (antaŭe ankaŭ nomata Židárna), en Třebíč-Zámostí estas memorindaĵo enskribita en listo de Monda heredaĵo de UNESCO, unu el la plej konservita juda kvartalo en Eŭropo.

La juda kvartalo en Třebíč estas ununura juda memorindaĵo ekster teritorio de Israelo, kiu estas enskribita en listo de Unesko. Tiu ĉi kvartalo estas valora en sia tutaĵo, precipe pro origina historia bazplano. Ĝi trovigas sur la maldekstra bordo de rivero Jihlava kaj sub rokoj de Hrádek.

La juda urbo estas ekzemplo de maksimume konstruplena teritorio. La domoj regule ne havas trankvilejon de kortetoj, mastrumaj konstruaĵoj. Mankas ĝardenoj; ununura escepto estas eksa ĝardeno de Subak, kiu estiĝis en loko de unu el detruitaj domoj. La domoj estas reciproke konstrue kunligitaj, inter ili malhelaj trairejoj, zigzagaj stratetoj aŭ mallarĝaj spacoj inter domoj. La kernoj kaj dispozicioj de la domoj estas renesanca kaj baroka.

La geto evoluiĝis jam ekde la 12-a jarcento, konservitaj estis 123 domoj konstruataj en diversaj stiloj, du sinagogoj kaj juda tombejo. La salubriga plano el la jaro 1975 intencis plimulte de tiu ĉi kvartalo detrui kaj konstrui loĝdomojn. Nun oni emfazas renovigi kaj rekonstrui la malnovajn domojn, alirebligi la memorindaĵojn al turistoj, konstrui turisman infrastrukturon kaj pluajn gravajn elementojn. Estas ĉi tie konstruataj novaj kafejoj, vinejoj kaj hosteloj.

Antaŭa sinagogo[redakti | redakti fonton]

Antaŭa sinagogo en placo Tiché náměstí

Antaŭa sinagogo estis konstruita inter la jaroj 16391642, ĝi estis nomata ankaŭ Malnova lernejo. En la jaro 1757 ĝi estis malaltigita je unu etaĝo, ĉar onidire la solena lumigo de la interno ĝenis al belvidoj el kastelo al fürstin el Liĥtenŝtejno. En la jaroj 1759 kaj 1821 la sinagogo estis riparata, renovigata ĝi estis en la jaroj 1856 ĝis 1857 kaj en tiu ĉi tempo ĝi verŝajne ricevis hodiaŭan aspekton, kie dominas gotikemaj fenestroj kaj romp-arkoj. Riparita ĝi estis ankoraŭ en la jaroj 1880 kaj 1922, dum la dua mondmilito la konstruaĵo estis difektita kaj uzata kiel deponejo. Ekde la jaro 1952 ĝi estas posedaĵo de Religia komunumo Eklezio ĉeĥoslovaka husana en Třebíč, kiu konstrue adaptis ĝin por siaj diservoj.

Antaŭa sinagogo estas libere situanta unuetaĝa konstruaĵo kun kvarangula bazplano kaj groptegmento. La interno estis influita de kristanismaj temploj, la enirejo estis de okcidento, en la orienta flanko estis ujo por torao, plialtigita parolejo troviĝis sur malgranda duoncirkla plataĵo. Viroj preĝis aparte de virinoj en lignaj benkoj, virinoj preĝadis sur galerio apogita per du kolonoj. Tiu ĉi galerio estis alirebla nur sur ekstera ŝtuparejo.

Malantaŭa sinagogo[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa sinagogo kun informcentrejo.

Malantaŭa sinagogo (Nova sinagogo kaj Neuschul) devenas el la jaro 1669. La plej grava parto estis orienta muro, kiu direktas al Israelo, ĉi tie troviĝis ujo kun torao. Sur muroj de la sinagogo troviĝas pentraĵoj, kiuj konserviĝis el la jarojn 17061707, ili estis pentritaj sen ŝablonoj (de mano). Temas precipe pri bibliaj versoj en la hebrea kaj citaĵoj el Talmudo. Sur plafono estas baroka ornamado. En la jaro 1837 estis el la norda flanko alkonstruita ankaŭ virina galerio.

En la jaro 1926 la sinagogo ĉesis esti uzata al religiaj celoj kaj ĝi servis kiel deponejo de tanadistejo de Subak. Post pereo de tanadistejoj ĉi tie estis deponejo de nacia entrepreno Legomo Třebíč. Per tiu ĉi manipulado la sinagogo estis tre ruinigata. En la jaroj 19881997 ĝi estis komplete rekonstruita. Ekde la jaro 1997 la konstruaĵo servas kiel ekspoziciejo kaj koncertejo, sur la virina galerio estas lokigita daŭra ekspozicio de Juda muzeo en Prago.

En najbara domo estas pensiono kaj informcentrejo de urbo Třebíč. La konstruaĵo devene apartenis al familio de Salomon Nováček, post la jaro 1662 la domo estis indikata kiel dezerta kaj do plua posedanto lasis ĝin konstrui denove. En la 18-a jarcento situis sur la parcelo domoj du, pli poste en la 19-a jarcento estis unu el ili gastejo. La domo estis poste detruita kaj sur ties loko estis konstruita Informcentrejo.

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

La juda urbodomo en strato Leopolda Pokorného

La juda urbodomo estas lokigita en strato Leopolda Pokorného n-ro 14/8.

Baroka konstruaĵo de la eksa juda urbodomo devenas verŝajne el la 17-a jarcento, kiam la juda urbo havis sian vokton kaj konsulojn. Ekzistis ankaŭ nocio juda rajto. Tipa elemento estas groptegmentoj en teretaĝo kun lunetoj, fasado devenas el la jaro 1899. En la konstruaĵo troviĝis ankaŭ aĉetistaj vendejoj, hakejo de viando kaj virina rita banejo. En la dua etaĝo estis antaŭĉambro, du ĉambroj, du komodoj, kuirejo, kunsidĉambro kun plua apuda ĉambro. En la domo estadis mikveo.

Malsanulejo[redakti | redakti fonton]

Malsanulejo situas en strato Pomezní n-ro 108/23.

La juda malsanulejo ekzistis en la juda kvartalo jam tre antaŭe, la unuaj mencioj estas pri ĝi jam en la jaro 1661, komence de la 19-a jarcento oni kuracis sin en spacoj de la komunuma domo. Nur en la jaro 1852 estis konstruita komunuma malsanulejo kun kapacito 24 litoj. En la jaro 1927 la konstruaĵo estis superkonstruita kaj poste uzita kiel ludomo. Al tiu ĉi celo ĝi servis preskaŭ dum pluaj 80 jaroj. La 5-an de marto 2011 la objekto fariĝis kultura memorindaĵo.

La malsanulejo servis ankaŭ kiel malriĉulejo, ĝi estis kreata per korto, antaŭĉambro, ĉambro, kamerĉambro kaj ĉambro por malsanuloj, konsisto de la areo estis ankaŭ du ĝardenoj, kie troviĝis ankaŭ sukao. Parto de la malsanulejo estis verŝajne ankaŭ necesejo kaj kuirejo. En la 19-a jarcento krom la malsanulejo oni kuracigis en la komunuma domo. En plua domo, en kiu oni kuracigis sin, havis n-ron 50, sed tiu estis detruita.

Malriĉulejo[redakti | redakti fonton]

Devena stato de malriĉulejo antaŭ rekonstruo en aspekton de hotelo

La malriĉulejo situis en strato Blahoslavova ulice n-ro 58/23. La domo estis konstruita komence de la 18-a jarcento kaj ĝuste ĝi estas ekzemplo de kondominio. Ĝi servis al sia celo ĝis fino de la dua mondmilito.

La baroka konstruaĵo de malriĉulejo estas aparta pro tio, ke la domo dividiĝas por kelke da partaj posedantoj, la domo dividiĝas horizontale kaj vertikale, tio estas aperaĵo nomata kondominio. Tiu ĉi domo havas kelke da enirejoj en diversaj altecaj niveloj. La domo servis kiel malriĉulejo jam ekde la jaro 1808. Post longaj jaroj de detruiĝado estis en la jaro 2009 komencita kompleksa rekonstruo, en kies fino estis malfermita Hotel Joseph 1699 ***. Tiu ĉi nova hotelo devas havi kapaciton 45 litoj en 15 hotelaj ĉambroj. La projekto klopodas se eble konservi la historian dispozicion kaj karakteron de la loko.

Rabenejo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de eksa rabenejo situas en placo Tiché náměstí n-ro 4/4.

La rabenejo troviĝis en domo proksime de Antaŭa sinagogo kaj ĝi estis konstruita en baroka stilo. Ĝi devenas el la 17-a jarcento kaj ties ekkoniga signo estas grandega apoga piliero en fasado de la domo. La rebenejo estis loĝloko de kancelario de rabeno. En teretaĝo troviĝis komercspacoj, necesejo kaj antaŭĉambro, en la dua etaĝo poste estis tri ĉambroj, kamerĉambro, kuirejo kaj necesejo. Rabenoj el Třebíč estis ekz. Aron Nepole, Arje Jehuda Löv ben Menachen Krochmal, Cvi Jehoŝua Horowitz kaj en la 19-a jarcento fama Joachim Josef Pollak (18281879), kiu instruis ankaŭ en Gimnazio Třebíč.

Tanadejo de Subak[redakti | redakti fonton]

En la orienta fino de la juda kvartalo konstruis familio de Subakoj tanadejajn laborejojn kaj fabrikon por produktado de ledoj. Plej grandan kreskon la firmao atingis dum J. H. Subak. Ekde la jaro 1871 la firmao povis porti en sia ŝildo imperiestran emblemon. En la jaro 1878 la firmao partoprenis eĉ en monda ekspozicio en Parizo, tiutempe laboris por ĝi 400–600 okupitoj. Ties pereo datiĝas al 1930-aj jaroj, la entrepreno estis en la jaro 1931 fermita kaj spacoj de la fabriko estis reguligitaj al loĝejoj. Antaŭ la dua mondmilito la objektojn mallongtempe uzis soldataro. Ekde fino de la 20-a jarcento iompostiom okazas revitaligo de objekto de la eksa tanadejo.

Domo en strato Leopolda Pokorného n-ro 53/25[redakti | redakti fonton]

Domo n-ro 25

Barika domo kun balkono kaj konservita empira fasado kun pilastroj, palmeta dekoraĵo kaj figuraj motivoj. En teretaĝo estas konservita forĝita pordo kaj malgrandaj portaletoj. La balkono de tiu ĉi domo situas al strato Stinná ulice, en tiu ĉi domo vivis ankaŭ Leopold Pokorný.

Stratoj kaj spacoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj stratoj estas strato Blahoslavova ulice kaj strato Leopolda Pokorného, ĉirkaŭ Malnova siagogo etediĝas malgranda placo kun nomo Tiché náměstí. Pluaj stratoj estas ekeple stratoj: Úzká, Zadní, Stinná, Pod Podloubím, V Mezírce kaj stratoj Na Výsluní kaj Subakova.

Strato Leopolda Pokorného[redakti | redakti fonton]

Strato Leopolda Pokorného estas suda spina strato de Juda urbo. Ties antaŭa nomo estis nomo Dolní. Tra norda kaj suda direktoj kondukis el ĝi mallongetaj stratetoj kaj trairejoj. Hodiaŭ estas da ili malplimulte.

Placo Tiché náměstí[redakti | redakti fonton]

Placo Tiché náměstí estas plej malgranda placo de la urbo. Ties areo estas nur 789 m².

Strato Subakova [redakti | redakti fonton]

El strato Subakova eliras strato kun la tn. arkoj, temas pri tipa elemento de konstruado de moraviaj getoj. Ekstradosoj estas volbitaj arkoj, kiuj etendiĝas inter domoj en stratoj. Tiu ĉi strato kunigas Havlíčkovo nábřeží kaj straton Subakova.

Stratoj Pomezní kaj Skalní[redakti | redakti fonton]

Inter stratoj Pomezní kaj Skalní ekzistas antaŭa veturila vojo, tiu kunigas la judan urbon kun juda tombejo, tio estas ascendanta strato direkte al Hrádek. Hodiaŭ tio estas strato kun nomo Skalní.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jewish Quarter and St Procopius' Basilica in Třebíč - UNESCO World Heritage Centre (angle). whc.unesco.org. Alirita 2015-12-25.
  2. BRETHOLZ, Bertold. (1935) “499”, Quellen zur Geschichte der Juden in Mähren von XI. bis zum XV. Jahrhundert (1067–1411). Prag: Taussig u. Taussig, p. 263n.
  3. Buletino de urbo Třebíč, 6/1992, p. 8.
  4. Ing. arch. Miloslav Hořínek en Buletino de urbo Třebíč, 5/1991, p. 7 indikas al tio: "Antaŭ barbara detruigo aŭ area salubrigo savis tiun ĉi lokon krom alia ankaŭ tio, ke ĝi ne donis sufiĉe da libera areo por principa solvo de direktive planita volumenoj de panela konstruado, kiuj povis esti kvantite 'solvitaj' nur per plua ekspando de la urbo. – Se en Třebíč nur sufiĉus konstrui loĝejojn nur por natura kresko de la lokaj loĝantoj kaj oni ne devus solvi demandojn kunigtaj kun konstruado de Nuklea elektrejo Dukovany, estus dure validigita leĝo pri protekto de agrikutura grundo kaj ĉiu novkonstruado estus okazinta interne de la devena interno, do per alikonstruo de la urbaj partoj: Juda urbo, Stařečka, Jejkov kaj pluaj. Kiel tiu ĉi alikonstruo en kondiĉoj de traktiga diktato de monopola liveranto finiĝus, ni povas konvinkiĝi laŭ ekzemploj de vicoj de niaj (noto: komprenu - ĉeĥaj) urboj, kie altetaĝaj panelaj objektoj enpenetris ĝis propra kerno kaj por ĉiam ili forviŝis la devenajn historiajn spacojn."