Judeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

JudeoJudujo estis nomo por la antikva teokratia lando de la judoj en suda Palestino. Alia nomo por ĝi estas Judajo, Judio.

la romiaj provincoj Judio kaj Sirio

Laŭ oficiala historio, la regno Judeo ekekzistis, kiam ĝin starigis la judoj revenintaj el la babilona ekzilo, kvankam klare ankaŭ jam antaŭ la babilona ekzilo judoj vivis en la regiono. Dum la jaro – 63 la regno estis konkerita de Pompeo kaj iĝis dependa de Romio. Ekde jaro 6 ĝi estis romia provinco (kun la latina nomo Iudaea).

Judio, jen malhelruĝe akcentita

Inter la jaroj 41 kaj 44 la regiono estis laŭnome aŭtonoma reĝlando sub Herodo Agrippa, sed poste denove romia provinco. Ĉirkaŭ la jaro 70 okazis ribelo kaj bataloj kun Romio, partoj de la provinco estis detruitaj.

Dum 135 la nomo de la provinco, kies teritorio variis, estis ŝanĝita al Syria Palaestina (latine siria Palestino).

En Judeo troviĝis interalie la granda templo de Jerusalemo. En epoko de Jesuo estis sufiĉe ofte tensioj inter la norda regiono Galileo kaj Judajo. Multaj homoj el Judajo konsideris sin pli aŭtentaj religiuloj ol la galileanoj. Inverse oni ankaŭ ne multe aprezis la sudulojn.

En la nova traduko de l' bibliaj evangelioj, Gerrit Berveling ekuzis tiun ĉi formon Judajo kaj la adjektivan formon la Judajaj por la tieaj homoj, por substreki, ke la tensioj en ekzemple la evangelio laŭ Johano ne temas pri tensio inter kristanismo kaj judismo, sed inter nordaj (Galileaj) kaj sudaj (Judajaj) Judoj.

mapo de Romio


La romiaj provincoj dum la tempo de Trajano (98–117)