Judiko

Judiko aŭ Judaiko (latine judaica, laŭvorte "juda") aŭ Judaj studoj estas la oficialaj nomoj de akademia fako, kiun oni povas studi en pluraj universitatoj kaj, laŭ sia memkompreno, ligiĝas al la tradicio de la Scienco de Judismo, kiu disvolviĝis kiel sendependa akademia fako en la 19-a jarcento.
Temas pri sekcio de humanitaraj studoj celantaj studi la religion, historion, kulturon kaj vivon de la juda popolo.
Judaj studoj ankaŭ inkluzivas esploradon en tiaj kampoj kiel juda filozofio, juda juro, analizo de judaj tekstoj kiel la Tanaĥo, Miŝno, Talmudo, Midraŝo, same kiel judaj mistikaj tekstoj rilataj al la kampo de Kabalo, juda literaturo - antikva kaj moderna, judaj lingvoj (hebrea, jida, ladina lingvo, judaj dialektoj de la aramea, ktp.).
La termino unue estis uzata en Germanio komence de la 19-a jarcento fare de membroj de la movado Wissenschaft des Judentums (Q329170, laŭvorte "scienco de judismo"). [1] Ilia celo estis enkonduki judismon al la klerisma Eŭropo de la tempo, kaj esplori ĝin per raciaj sciencaj metodoj.
Tiuj, kiuj praktikas ĉi tiun sciencon, estas nomataj judologoj aŭ judistoj.
Judaj studoj estas interfakaj, kombinante aspektojn de historio (precipe juda historio), mezorientaj studoj, aziaj studoj, orientaj studoj, religiaj studoj, arkeologio, sociologio, lingvoj (la hebrea), politika scienco, virinaj studoj kaj etnaj studoj. Judaj studoj estas sendependa studfako trovebla en multaj universitataj programoj tra la mondo.
Subareoj
[redakti | redakti fonton]La Mandel Instituto de Judaj Studoj, unu el la plej malnovaj fakultatoj de la Hebrea Universitato de Jerusalemo, havas la jenajn sekciojn en judismo:
- Hebrea lingvo
- Hebrea literaturo
- Jida lingvo kaj literaturo
- Juda historio
- Juda kaj relativa folkloro
- Juda pensado
- Tanaĥo
- Talmudo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Benzion Dinur (Dinaburg), "Wissenschaft des Judentums", Encyclopaedia Judaica (2nd. Ed., 2007)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Unia Mondo por judaj studojArkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Centro por enreta judaj studoj