Judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Judismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:

Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis la Fariseoj, la Sadukeoj kaj la Esenoj, kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento emerĝis antaŭ la malgranda sekto de la kristanoj. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo. Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaimoj, kiuj fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj, kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.

Historio

En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona malliberperiodo, la israela religio iĝis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio establiĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.

Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filozofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantojn je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto, ekzemple - establigis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuale venkinta flanko en la Biblio mem.

Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentigitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris herezaj. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la stabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficialaj hierarkiaj rilatoj inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.

Judaĵoj (horloĝdirekten desupre): ŝabataj kandelingoj, vazo por lavado de la manoj, Humaŝ kaj Tanaĥo, montrilo, ŝofaro, kaj etrogujo.

Kredo

Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tiel:

  1. Dio ekzistas
  2. Dio estas unu kaj unika
  3. Dio estas senkorpa
  4. Dio estas eterna
  5. Preĝu nur al Dio
  6. La vortoj de la profetoj estas veraj
  7. La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
  8. La Torao estis donita al Moseo
  9. La Torao estas neŝanĝebla
  10. Dio scias kaj kapablas ĉion
  11. Dio punas kaj rekompencas
  12. La Mesio venos kaj regnos
  13. La mortintoj releviĝos

Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksuloj kaj la konservativuloj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("ĥumaŝ") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la ĉumaŝ, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la ĉumaŝ al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.

Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesion, kiel Jakob Frank, Ŝabetai CVI, Simon Bar-Koĥba.

La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruisma judismoj malakceptas ĝin.

Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa kaj konservativa judismo ankaŭ devigas al manĝado laŭ koŝera leĝaro, dum la reformisma judismo ĝenerale vidas la ritajn leĝojn de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝojn pri koŝeraj manĝaĵoj kiel tradiciojn.

Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiu regiono rekonita kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.

Rilato al aliaj unudiaj religioj

La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la 1-a jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel filon de Dio, kaj sin mem kiel kulmino de judismo, kaj ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj origina peko.

Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulminon de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ vidpunktojn.

Juda identigo

Laŭ tradicia juda leĝo, estas judo iu ajn naskita de juda patrino aŭ konvertita al judismo laŭ la juda leĝo. Amerika reformita judismo kaj brita liberala judismo akceptas filon de unu juda gepatro (patro aŭ patrino) kiel juda, se la gepatroj edukas la infanon laŭ juda identigo.

Blua Stelo de Davido, simbolo de Judismo.

Ĉiuj nuntempaj formoj de judismo pretas akcepti sincerajn konvertitojn, kvankam tradicie ekde la epoko de la Talmudo konvertiĝo estis malkuraĝigita. La proceduro por konvertiĝo devas esti taksata de aŭtoritato kaj la konvertito ekzameniĝas pri lia/ŝia sincereco kaj scio pri judismo.[1] Konvertitoj ricevas la nomon "ben Abraham""bat Abraham", tio estas filo aŭ filino de Abrahamo.

Tradicia judismo subtenas, ke judo, ĉu denaska aŭ konvertita, estas ĉiama judo. Do, judo, kiu proklamas sin ateisto aŭ konvertito al alia religio estas daŭre konsiderata judo fare de tradicia judismo. Tamen la reformisma movado akceptas, ke judo, kiu konvertiĝis al alia religio ne plu estas judo,[2][3] kaj la israela registaro akceptas tion nur post decidoj de altaj kortumoj.[4]

La demando, kio estas juda identeco, ricevis novan respondon en la 1950-aj jaroj, kiam David Ben-Gurion petis opiniojn pri mihu Yehudi ("kiu estas judo?") de judaj religiaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj tra la tuta mondo por difini israelan civitanecon, respektive ŝtatanecon. Ankoraŭ ne ĉio estas detalita kaj la demando foje revenas en israela politiko.

Ĉefaj festoj

Seder-tablo por Pesaĥo, kun la libro, kiun tradukis Erin Piateski

Lingvo

La hebrea estas la lingvo de la plej maljunaj judaj tekstoj kaj estis la kutima lingvo de judoj en la antikva periodo, kiam ili estis sendependaj. Kiel kutima lingvo anstataŭis ĝin post jarcentoj la aramea, sed ĝi restis uzata ĝis nun kiel lingvo de la diservoj kaj parte de kleruloj.

La aramea estas lingvo, kiu tre similas la hebrean kaj kiu influis la skriban hebrean de postaj judaj verkoj. Iuj partoj en la tekstoj de la Tanach estis verkitaj en la aramea, tiel ekzemple la unuaj tekstoj de la libro de Daniel estas en la hebrea, kaj postaj en la aramea. Ekzemple Jesuo de Nazareto kaj liaj judaj samlandanoj supozate parolis la aramean.

En diasporo judoj adoptis la lingvojn de la landoj en kiuj ili vivis. Kelkaj apartaj kazoj estas lingvoj, kiujn transprenis judaj komunumoj el diversaj regionoj de la mondo kaj evoluigis pro historiaj kialoj al memstaraj lingvoj (iuj nomas ilin dialektoj). Vidu ekzemple la jidan lingvon (la lingvo de la aŝkenazoj), la sefardan lingvon, la juda-berbera lingvo (la lingvo de judaj berberoj en Maroko, la tata aŭ juda-tata lingvo (la lingvo de la montaraj judoj de la Kaŭkazo, tio estas en Dagestano kaj Azerbajĝano).

En la ĉiutaga vivo, plej ofte judoj parolas la lingvon de la lando en kiu ili vivas, respektive loĝas.

La ivrita, kiun oni uzas nuntempe en Israelo estis sukcesa revivigo de la antikva hebrea, al kiu estis aldonita moderna vortaro kaj kies gramatiko estis adaptita. Ĝi nuntempe evoluas en la ĉiutaga uzado kiel aliaj lingvoj.

Referencoj

  1. . Who is a Jew?. Jewish Virtual Library (2007). Alirita 2007-10-06.
  2. ''Reform's Position On...What is unacceptable practice?''. Faqs.org (2010-06-29). Alirita 2010-08-22.
  3. Heschel, Susannah (1998) Abraham Geiger and the Jewish Jesus. Chicago: University of Chicago Press. p. 157. ISBN 0-226-32959-3
  4. Law of Return 5710-1950. Israel Ministry of Foreign Affairs (2007). Alirita 2007-10-22.

Literaturo

  • Lewis, Bernard. (1984). The Jews of Islam. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-00807-8
  • Lewis, Bernard. (1999). Semites and Anti-Semites: An Inquiry into Conflict and Prejudice. W. W. Norton & Co. ISBN 0-393-31839-7
  • Stillman, Norman (1979). The Jews of Arab Lands: A History and Source Book. Philadelphia: Jewish Publication Society of America. ISBN 0-8276-0198-0
  • Day, John. Yahweh and the Gods and Goddesses of Canaan. Chippenham: Sheffield Academic Press, 2000.
  • Dever, William G. Did God Have a Wife?. Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans Publishing Co., 2005.
  • Walsh, J.P.M. The Mighty From Their Thrones. Eugene: Wipf and Stock Publishers, 1987.
  • Finkelstein, Israel (1996). Ethnicity and Origin of the Iron I Settlers in the Highlands of Canaan: Can the Real Israel Please Stand Up?, The Biblical Archaeologist, 59(4).

Vidu ankaŭ

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Judaj terminoj.
Paĝo el Libro Zohar, la baza fonto de Kabalo

Eksteraj ligiloj

greke Enkonduko al judismo (angle) greke Ekspliko de la judismo por ne-judoj (france)

Ortodoksa/Haredia
Tradicia/Konservatisma
Konservativa
Reformisma/Progresema
Rekonstruisma
Renovigo
Humanisma
Karaitoj