Judit Földesi
Judit Földesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1964 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Róbert Prokopp |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Judit Földesi [foldeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földesi Judit estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia familia nomvarianto estis Földessy [foldeŝi].
Judit Földesi[1][2] naskiĝis la 24-an de decembro 1964 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Judit Földesi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1987. Ŝia ĉefinstruisto estis László Marton (reĝisoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1988–1991 ŝi estis membro de Teatro József Attila, poste en teatro por infanoj. Ekde 1994 ŝi estis sendependa aktoro. Ŝi estis aktiva ankaŭ en filmoj, iom poste jam en germanaj filmoj. Same ŝi havis germanlingvajn rolojn en Hungaria Germana Teatro. Ŝi edziniĝis en 1997, ŝi naskis filon en la sekva jaro.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Cordelia
- Multa Bruo pri Nenio - Margareta
- Zsigmond Móricz: Nem élhetek muzsikaszó nélkül - Pólika
- Sándor Hunyady: En uniformo - Piri
- Lajos Zilahy: A házasságszédelgő - poŝtistino
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Miss Arizona (1987)
- A 11. parancsolat (1998)
Ŝiaj televiziaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Fürkész történetei (serio, 1983) - Aphrodité
- Regina révbe ér (serio, 1992) - Ilonka
- Das Nest (serio, 1992) - ĉefrolo
- Hotel Szekszárdi (serio, 2002)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Annika Bullus, Doreen Jacobi, Charlotte Ross[3]