Judit Kemenczky
Judit Kemenczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1948 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de aŭgusto 2011 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | ELTE Faculty of Humanities (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | József Bakucz ![]() |
Okupo | |
Okupo | orientalisto pentristo tradukisto poeto verkisto ![]() |
Judit Kemenczky [kemencki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kemenczky Judit estis hungara poeto, tradukisto, pentristo. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Bakucz Józsefné, ja ŝia edzo estis József Bakucz.
Judit Kemenczky[1][2] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1948 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Judit Kemenczky studis ekde 1970 kun interrompoj en Scienca Universitato Loránd Eötvös, fine ŝi ekhavis diplomon en 1982. Jam en 1978 ŝi debutis kiel poetino. Iam ŝi laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, sed ŝi akiris atenton kiel tradukisto de japanaj dramoj, krome ŝi tradukis de Hildegard de Bingen. Inter 1985-1991 ŝi vivis en Usono, kie ŝi pentris, poemadis, tradukis kaj ilustris siajn verkojn. Ŝi ricevis premiojn en la 1990-aj jaroj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A vesztő (poemoj, 1979)
- Sorsminta (poemoj, 1982)
- Amerikai versek Kemenczky Judit kadmiumsötét brilliánsvörös életvonalával: 1985-1991 (poemoj, 1992)
- Nó-drámák (tradukitaj japanaj dramoj, 1994)
- Hildegard von Bingen: A megváltás tüzes műve (traduko, 1996)
- Hullámlovasok (2005)
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1992-1994, 1999)
- Bratislavo (1995)
- Varsovio (1996)
- Vác (1997)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM60503 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=680944&date=2025-02-18 nemzeti névtér