Judkristanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Templo de Jerusalemo, vizitita de Judkristanoj antaŭ ĝia detruo.

Judkristanoj estas la nomo kiun la moderna historiografio uzas por tiuj prakristanoj de la unuaj jarcentoj post la morto de Jesuo kiu klinis al rigardo nerompa de kristanismo rilate al judismo, male al la tezoj de Paŭlo de Tarso kiuj klinas al rompo kun la judismo kaj ke kristanismo iĝu nova religio. La anoj de tiu tendenco estis la komponantoj de la nomita Eklezio de Jerusalemo kiu estas tiele la plej antikva inter la kristanaj eklezioj. Ĝi grande gravis en la 1-a jarcento, ĝis la detruo de la urbo flanke de romianoj en la 70 kaj ankaŭ poste, sed malpli influe, ĝis la dua detruo de la sankta urbo flanke de imperiestro Hadriano en 135 kaj ĝia rekonstruo kiel Aelia Capitolina.

Origino kaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La fontoj disponeblaj por la originoj de tiu eklezio estas la Nova testamento, aparte la Agoj de la Apostoloj kaj iuj epistoloj de Paŭlo de Tarso en kiuj estas aludate al konfliktoj kun tiu eklezio, la Prieklezia historio de Eŭzebo de Cezareo (en kiu estas utiligataj alaj pli antikvaj fontoj) kaj verkeroj de Flavio Jozefo.
Laŭ la rakonto de la Nova Testamento, post la mortigo de Jesuo (eble en 30), kaj ties resurekto kaj aperoj al la kristana komunumo, aparte al Petro kaj al Jakobo[1]. Tiu grupo de personoj, eterogene formita (ekzemple la Apostoloj estis galileaj) do ne originaj de Jerusalemo), decidis loĝi en la sankta urbo, eble en la konvinko pri la ĵusa reveno de Jesuo kaj pri la fino de la tempoj. Tiuj homoj, hebreoj kaj prozelitoj, estis konsideritaj unu el la multaj sektoj kiuj tiam konstituis la multfacetan hebrean religian mondon. La grupo eĉ ne homogenis en la konvinkoj. El la novtestamentaj verkoj (aparte en la Agoj de la Apostoloj) eblas distingi almenaŭ tri grupoj kun malsamaj vidpunktoj pri la maniero interpreti la Jesuan mesaĝon:

  • la "Helenistoj", grupo legita al la figuro de Sankta Stefano;
  • alia grupo, majoritata, ligita al Petro kaj poste al Jakobo, frato de la Sinjoro;
  • tria grupo, ligita al Johano, kiu ellaboris la oroginan teologion de Jesuo kaj lian rilaton kun Dio, teologio kiu sekve fariĝos superreganta en tuta Eklezio, kune kun la penso de Paŭlo.

La helenista grupo sintenis prefere revolucie kontraŭ la hebreaj institucioj, aparte de la templo, kaj tio enkondukis al kunpuŝiĝo kun la Sinedrio, al la mortigo de Stefano kaj al la foriĝo de la komunumo el Jerusalemo. Ĝi translokiĝis al Antioĥio kaj tie komencis prediki ankaŭ al prozelitoj origine nehebreaj, konstituante la unuaj kristanaj komunumoj formitaj de membroj nenaskiĝintaj en hebreismo.

Pri la jerusalema eklezio Sankta Paŭlo deklaras ke ĝi estis bazata sur tri "kolonoj": Jakobo, Petro kaj Johano. Petro estis devinta tre baldaŭ foriri el la urbo, post kiam li estis arestigita iniciate de Herodo Agripo la 1-a (kaj mirakle liberigita), kaj postkiam estis mortigita Jakobo la pli aĝa.

La eklezio daŭrigis sub la gvido de Jakobo la Justulo, dirita ankaŭ “frato de la Sinjoro”, proklamita ĉefo de la komunumo. La Judkristana sinagogo praktikis preskaŭ integre la hebrean leĝon kaj regule preĝis en la Templo, tolerataj de la aliaj grupoj. Flavio Jozefo informas ke kiam Jakobo estis mortigita, en la 62, tiu morto provokis malkonsolon ĉe la fariseoj. Ne multe poste la kristana komunumo foriris el Jerusalemo por translokiĝi al Pella de Jordanio.

La Eklezio de Jerusalemo plutenis rilatojn ankaŭ kun aliaj eklezion kiuj komenciĝis formiĝi en la diasporo sekve de la predikado de Paŭlo. Tiuj eklezioj vekis ankaŭ teologian problemon ĉar ili estis formataj de judoj sed ankaŭ de nombroj grekaj devenintaj el la paganismo dum la interpreto de Paŭlo kiu, apoginte sur la peredikado de Jesuo, duarangigis la mosean leĝon, tre respektatan, male, en la Jerusalema Ekelzio. Tio kuntrenis kunpusiĝon inter du konceptoj, pri kiuj emerĝas spuroj en la Epistolo al la Galatoj kaj eble ankaŭ en la 2-a epistolo al la korintanoj. La Agoj de la Apostoloj, male, liveras raporton senan je konfliktecoj kiuj, eble, akompanis la solvon de la problemo, per la kompromiso de la tieldirita Apostola koncilio (ĉirkaŭ 49), en kiu oni decidis igi akceptitaj la sintenojn de la konvertiĝintoj el paganismo ankaŭ por judo-kristanoj.

Posteuloj en la jerusalema eklezio[redakti | redakti fonton]

Eŭzebo de Cezareo tiel priskribas la eklezion post la mortigo de Jakobo: ”Post la martiriĝo de Jakobo kaj la detruo de Jerusalemo, oni diras ke la apostoloj kaj la disĉiploj de la Sinjoro plu travivintaj kuniĝis el ĉiuj direktoj kune kun tiuj kiuj estis ligitaj al la Sinjoro per karnaj ligoj (ĉar la plejgranda parto plu travivis), por decidi kiu estus inda posteulis Jakobon. Unuanime estis elektita Simeonon, filon de Klopas, kiun ankaŭ la Evangelio mencias, inda posetulo al la episkopa seĝo. Li estis kuzo, kiel oni diris, de la Sinjoro, ĉar Egezipo informas ke li estis frato de Jozefo”. (Libro tria ĉap 11, Prieklezia historio).[2]

Nuna situacio de la Eklezio en Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Post la periodoj apostola kaj de la judo-romiaj militoj, la Eklezio de Jerusalemo daŭrigis esti precipe judo-kristana, tre agitita tamen pro teologiaj kontrastoj. Dum la bizanca periodo ĝi tendencis al herezaj pozicioj.
Dum la araba-musulmana okupo ĝi intervale ĝuis pacon kaj eltenis nemarĝenajn, kiel aliaj kristanaj eklezioj, persekutojn.

Nun en Jerusalemo regas malsamajn kristanajn ekleziojn tri patriarkatoj:

Krome la Partiarko de Antioĥio de la Katolika Grek-Melkita eklezio, rezidanta en Damasko, tenas la kompletan titolon de “Patriarko de Antioĥio, de tuta Oriento, de Aleksandrio kaj de Jerusalemo de la grek-melkita Katolika Eklezio”.
Plue havas en Jerusalemo sideojn kelkdekoj da kristanaj eklezioj nepatriarkaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1-a epistolo al la korintano (15,5-7}}.
  2. Estas rakontata, de Eŭzebo, ankaŭ tiu… legento aŭ historia evento: la imperiestro Domiciano, timante la revenon de Jesuo kaj informite ke pluvivas parencoj de Jesuo kaj ke ili devenas el la davida gento, ilin volis renkonti kaj informiĝi pri la regno de Jesuo: ili respondis ke lia regno estas nur ĉiela kaj ne tera kaj ĉio alestiĝos ĉe la fino de la tempoj. Dominiciano, kontentigita kaj ne plu timanta, ilin forpermesis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]