Judy Garland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La usona aktorino kaj kantistino Judy GARLAND (aŭ realnome: Frances Ethel Gumm) naskiĝis je la 10-a de junio 1922 en Grand Rapids (Minesoto). Ŝi famiĝis kiel 17-jarulino pro la filmo The Wizard of Oz, en kiu ŝi ludis rolon, kiu origine estis destinita por Shirley Temple. Neforgesebla restas ŝia prezentado de la kanto (Somewhere) over the rainbow. Pliaj sukcesoj sekvis, sed la aktorino ne vere iĝis feliĉa. Post kvin geedziĝoj kaj drogaj problemoj, ŝi mortis je la 22-a de junio 1969 je la aĝo de nur 47 jaroj en Nov-Jorko. Ŝia lasta edzo Mickey Deans trovis ŝin mortan en la banĉambro; oni supozas, ke senintence ŝi prenis tro da dormigilo.

Edzecoj

Judy Garland kvinfoje edziniĝis. Ŝiaj edzoj estis:

  1. David Rose (1910–1990); edzeco 1941–1945
  2. Vincente Minnelli (1903–1986); edzeco 1945–1952; filino Liza Minnelli
  3. Sidney Luft (1915–2005); edzeco 1952–1965; filino Lorna Luft kaj filo Joey Luft
  4. Mark Herron (1928–1996); edzeco 1965–1967
  5. Mickey Deans (1934–2003); edzeco marto 1969–junio 1969

Ŝia filino Liza Minnelli diris pri ŝi, ke ŝi vivis ok vivojn en unu.

Famaj filmoj

  • The Wizard of Oz (1939)
  • Meet me in St. Louis (1944)
  • Easter parade (1948)
  • A star is born (1954)
  • A child is waiting (1963)