Jufto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jufto (ruse юфть) estas ledo farita de junaj bestoj. Ĝi estas fortika, akvorezista, sed malbonodora. Ĝi estas tanita kaj grasumita per betula gudro sur la interna flanko kaj pro tio ĝi havas specialan odoron. Temas pri specialaĵo el Rusio.