Jugoslavio
Jump to navigation
Jump to search
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Regno Jugoslavio.
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Jugoslavio.
Disfalo de Jugoslavio:
Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (1945-1992) Federacia Respubliko Jugoslavio (1992-2003)
Serbio kaj Montenegro (2003-2006)
Serbio (2006-) Slovenio (1991-) Kroatio (1991-) Eksa jugoslava respubliko Makedonio (1991-) Bosnio kaj Hercegovino (1992-) Dividlinio inter la etnoj (IEBL):
Federacio Bosnio kaj Hercegovino
Serba Respubliko (1995-) Kosovo (sub kontrolo de la UNMIK; 1999-) Montenegro (2006-)
Serbio kaj Montenegro (2003-2006)
Serbio (2006-)
Federacio Bosnio kaj Hercegovino
Serba Respubliko (1995-)
Jugoslavio, aŭ Jugoslavujo, estis nomo de historia ŝtato en sud-orienta Eŭropo, kiu ekzistis ekde 1918 ĝis 2003 en iom malsamaj formoj. Ĝi konsistis el ses landoj:
Post la sendependiĝo de kvar el tiuj respublikoj, la du restantaj respublikoj, Serbio kaj Montenegro kune formis la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio, kelkfoje nomata "Rest-Jugoslavio". Ekde 2003 tiu federaciaĵo nomis sin Serbio kaj Montenegro. En 2006, post referendumo Montenegro deklaris sin sendependa, kio rezultis en du memstaraj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro, kaj finis la historion de la sud-slava federacio nomata "Jugoslavio".
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
Regno Jugoslavio (1918-1941)[redakti | redakti fonton]
- 1918 Post la fino de la Unua Mondmilito, la unua Jugoslava ŝtato estis fondita kiel kombinaĵo de du antaŭe sendependaj reĝlandoj (Serbio kaj Montenegro), kaj de partoj de la malvenkinta imperio Aŭstrio-Hungario (ĉefe regionoj loĝataj de sud-slavoj: partoj de Krajno, Karintio, Stirio, Kroatio-Slavonio, Dalmatio, Bosnio kaj Vojvodino). La oficiala nomo estis komence Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (1918–1920 Kraljevstvo Srba, Hrvata i Slovenaca, ekde 1920 Kraljevina Srba, Hrvata i Slovenaca, mallonge ankaŭ SHS-Ŝtato). Ŝtatestro fariĝis la serba reĝo Petro la 1-a.
- 1929 Nomŝanĝo al Reĝlando Jugoslavio (serbokroate Kraljevina Jugoslavija).
- 1941 Invado de Jugoslavio. Okupita de kaj dividita de Nazia Germanio kaj Italio ĝis 1945.
Socialisma Jugoslavio (1945-1992)[redakti | redakti fonton]
- 1945 Federacia Popola Respubliko Jugoslavio: konsistanta el 6 respublikoj Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Serbio, Slovenio; ene de Serbio: 2 aŭtonomaj provincoj: Kosovo kaj Vojvodino.
- 1948 Tito rompas kunlaboron kun Stalin.
- 1963 Alinomis ŝtatan nomon al Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ).
- 1980 Mortis prezidanto de SFRJ Josip Broz Tito.
Disfalo de Jugoslavio (1989-2008)[redakti | redakti fonton]
- 1990 Komencis proczeo de disfalo kaj militoj. Pluraj parto-respublikoj anoncas sian malkontenton pri la federacio kaj minacas sendependiĝi. En 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaras sian sendependecon, en la sekva tempo ankaŭ Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. Slovenio sukcesas rapide kaj preskaŭ senbatale fariĝi memstara ŝtato; kontraste, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio atingas sendependecon post pluraj jaroj da akra militado. Kosovo, aŭtonoma provinco ne atingis sendependecon ĝis nun; ĝi estas ankoraŭ parto de Serbio, kaj ĝia statuso estas internacie diskutata.
- 1992 La restantaj 2 respublikoj Serbio kaj Montenegro formas kune la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio (do sen "Socialisma").
- 1998 Kosova milito okazis. Kiel rezulto de milito, UN-administrado komenciĝis en Kosovo.
- 2000 Post la popolaj protestoj, Slobodan Miloŝeviĉ elposteniĝis el posto de Prezidanto.
- 2003 Federacia parlamento alinomis ŝtatan nomon al Serbio kaj Montenegro.
- 2006 Kiel rezulto de referendumo en Montenegro, Montenegro deklaras sendependecon. La federaciaĵo Serbio kaj Montenegro ĉesas ekzisti.
- 2008 Kosova parlamento deklaris sendependecon el Serbio.