Jugoslavoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1 219 000
Jugoslavoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Iama Jugoslavio.

Jugoslavoj (en bosna, Jugosloveni/Jugoslaveni; en serba, Југословени (Jugosloveni); en kroata, Jugoslaveni; en slovena, Jugoslovani) estas termino kongrua por la loĝantoj de la iama Jugoslavio kaj por la etna grupo formita de kelkaj el la loĝantoj de la iama Jugoslavio kaj ties diasporo, kaj tiu etna nomigo estas ankoraŭ uzata en kelkaj el la heredolandoj. Kvankam plej parto de la loĝantoj de tiuj landoj jam sentas sin kiel apartaj etnaj grupoj, nome slovenoj, kroatoj ktp., multaj personoj el diversaj areoj (Serbio, Montenegro ktp., ankoraŭ sentas sin jugoslavoj kiel politika aŭ etna konsidero.

La termino jugoslavoj estis kaj estas uzata de tiuj kiuj konsideras, ke serboj, kroatoj, bosnoj kaj montenegranoj estas unika popolo, kaj ke slovenoj kaj macedonianoj spite lingvajn kaj religiajn diferencojn derivitaj de la imperioj kiuj dominis en ties teroj en la pasinteco, estas grava kaj ŝlosila parto de la jugoslava identeco.

La koncepto de jugoslavoj ŝanĝiĝis depende de la historia epoko kaj pli precize antaŭ la Unua Mondmilito, post la Unua Mondmilito, pro la Deklaro de Korfuo, la periodo intermilita, dum la Dua Mondmilito, dum la epoko de la Socialisma Jugoslavio kaj en la epoko de la Jugoslavaj Militoj.

La jugoslavoj estas kun la bulgaroj parto de la sudaj slavoj.