Juhani Aho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Juhani Aho
Juhani Aho 1886.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1861 (1861-09-11)
en Lapinlahti
Morto 8-an de aŭgusto 1921 (1921-08-08) (59-jara)
en Helsinko
Mortokialo difterio
Lingvoj finna
Loĝloko Ahola
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko • Kuopio Lyceum High School
Familio
Edz(in)o Venny Soldan-Brofeldt
Amkunulo Tilly Soldan
Infanoj Heikki Aho • Antti Aho • Björn Soldan
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • romanisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Loĝdomo en Järvenpää en Uusimaa
Aho fiŝkaptanta, 1912

Juhani AHO (vere: Juhani Brofeldt; naskiĝinta la 11-an de septembro 1861 en Lapinlahti, mortinta la 8-an de aŭgusto 1921 en Helsinko), estis finna verkisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juhani Aho devenis el pietisma familio en kiu la legado de sekularaĵoj ne toleriĝis. Lia patro Henrik Gustaf Theodor Brofeldt estis eklezia preposto en Lapinlahti kaj lia patrino nomiĝis Karolina Fredrika Emelie Snellman. Aho studis inter 1880 kaj 1884 historion kaj literaturon en Helsinko. Jam dum la studentaj jaroj li liberprofesie laboris por diversaj gazetoj. Li ankaŭ kunfondis la periodaĵon "Päivälehti" per kio li iĝis unu el la plej gravaj personuoj ĉe Juna Finnio. Tiu ĉi grupo da intelektuloj elpensis novajn ideojn por la socio, la arto kaj la moralo en tiu eostskandinavia lando. Invitoj kaj vojaĝoj el Franclando kaj Ruslando sekvis.

La unuajn literaturajn instigojn li ricevis de Bjørnstjerne Bjørnson, Henrik Ibsen, Lev Tolstoj kaj Émile Zola. Aho krome kontinuigis la humanismajn tradiciojn de la finna literaturo laŭ la modelo de Aleksis KiviMinna Canth. Ankoraŭ ĉi-tage liaj tradukaĵoj alte valoras kaj ŝatatas. Aho ĉerpis temojn siajn el la finna popola vivo estiĝonte tiumaniere pioniro de la moderna Realismo en sia patrujo.

En 1891 li edzinigis la pentristinon Venny Soldan-Brofeldt kiu naskis al li du infanojn: Heikki Aho (1895–1961) kaj Antti Juhani Aho (1900–1960). Filo lia Björn Soldan (1902–1953) estis komuna infano kun la bofratino Tilly.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Gustaf af Geijerstam ege laŭdendas lia tenera vido je la plej etaj aferoj de la vivo efikonte ke simpatio kaj por la estinto kaj por la estonto senteblas.[1] La eldonisto Hans Marquardt atentigas ankaŭ al ties profunde psikologia kompatemo.

Verkoj (kun la germana traduko)[redakti | redakti fonton]

  • Juha, 1911 [germane Schweres Blut, 1920]
  • Panu, 1897 [germane Panu. Bilder aus den letzten Kämpfen des Christentums gegen das Heidentum in Finnland, 1899]
  • Papin rouva, 1893
  • Yksin, 1890 [germane Junggesellenliebe und andere Novellen, ĉ. 1913]
  • Hellmannin herra, 1886 [germane Gutsbesitzer Hellmann und andere Novellen, 1899]
  • Papin tytär, 1885 [germane Ellis Jugend, 1899]
  • Rautatie, 1884 [germane Die Eisenbahn, 1922]
  • Siihen aikaan kun isä lampun osti, 1884 [germane Als Vater die Lampe kaufte, 1900 (ĉe: Die Zukunft, 1900, Bd. 33, p. 299–305)]

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ilmari Havu: Juhani Aho. Otava, Helsinki 1929.
  • Kaarlo Nieminen: Juhani Ahon sanataide. University Press, Helsingfors 1934.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aho besitzt den zärtlichen Blick für die verachteten Individualitäten des Lebens, der bewirkt, dass er Sympathie fühlen kann nicht nur für das Neue, das kommt, sondern auch für das Alte, das geht. - Kp. Hans Marquardt: Menschen im Frühling, Leipzig, Reclam Jun., 1974, p. 592