Juiraoj-Pepesaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juiraoj-Pepesaoj
lingvo • moderna lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 jwi
  Glottolog jwir1241
Angla nomo Jwira-Pepesa
Franca nomo jwira-Pepesa
vdr

La juiraoj-pepesaoj (aliaj nomoj: Pepesa, JwiraPepesa-Jwira) estas etno en Ganao. Tiu etno vivas en la sudokcidento de Ganao kaj konsistas el du grupoj, la juiraoj kaj la pepesaoj, kiuj estas separitaj per montarĉeno. La juiraoj vivas norde de Aksimo (Axim) inter Bamiankaŭo (Bamiankaw) kaj Humĝibereo (Humjibere) je la rivero Ankobrao (Ankobra) en 18 vilaĝoj. La pepesaoj vivas en la Vasalando inter la Agona-vojkruciĝo kaj Tarkwa. Dompim estas ilia plej granda vilaĝo.

La juiraoj-pepesaoj estas parencaj kun la nzemaoj kaj la ahantaoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]