Jukatana amazono
Ino ĉe Xcaret, Meksiko
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Amazona xantholora | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Jukatana amazono (Amazona xantholora), konata ankaŭ kiel flavbrida amazono, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj.[1] Ĝi troviĝas en Belizo, Gvatemalo, Honduro, kaj Meksiko.[2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Jukatana amazono estas monotipa.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Jukatana amazono estas 25,5 ĝis 28 cm longa kaj pezas 200 ĝis 232 g. Ĝi estas plejparte verda. Plenkreskaj maskloj estas kromoflavaj sur siaj bridoj kaj la flankoj de sia frunto; la cetero de la frunto kaj plejparto de ilia krono estas blankaj. La areo ĉirkaŭ kaj malantaŭ ilia okulo estas ruĝa kaj iliaj orelkovriloj estas malhelbrunaj. Ilia malantaŭa krono estas verdecblua, ilia nuko verda, kaj la cetero de iliaj supraj kaj malsupraj partoj estas flavecverdaj. Plejparto de la korpoplumoj havas nigrajn randojn, kiuj donas al ili skvamecan aspekton. Ilia meza paro de vostoplumoj estas verdaj kun palflavverdaj pintoj, la sekva paro estas flavecverda kun flava bazo kaj ruĝa strio proksime al la bazo, kaj la cetero havas pli kaj pli da ruĝo anstataŭigante la flavverdan. La antaŭa rando kaj primaraj kovriloj de iliaj flugiloj estas ruĝaj, la plej eksteraj unuarangaj flugilplumoj estas verdaj kun blua direkte al la fino, kaj la cetero de iliaj unuarangaj flugilplumoj kaj iliaj sekundaraj estas tre bluaj. Iliaj irisoj estas oranĝkoloraj ĉirkaŭitaj de nuda blanka haŭto kaj ilia beko kaj kruroj estas flavaj. Plenkreskaj inoj diferencas de maskloj per verdetblua frunto kaj krono, pli palflavaj bridoj, tre malmulte da ruĝo sur la vizaĝo, spuroj de malhela koloro sur la orelkovriloj, kaj verdaj primaraj kovriloj.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Jukatana amazono troviĝas tra la tuta Jukatana Duoninsulo en la ŝtatoj Quintana Roo, Jukatanio, kaj Campeche kaj iomete en norda Belizo. Ankaŭ grava populacio loĝas sur Insulo Cozumel. Specimeno estis kolektita en 1947 sur la hondura insulo Roatán kaj ekzistas kelkaj eBird-registroj de tie kaj multaj de norda Gvatemalo.[2][4][3] La specio troviĝas en la interno kaj randoj de deciduaj kaj duon-deciduaj arbaroj, kaj primaraj kaj sekundaraj, kaj ankaŭ en pin-savano. Ĝia alteco varias de marnivelo ĝis ĉirkaŭ 100 m.[4]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ariĝo
[redakti | redakti fonton]Aroj de tridek aŭ pli tipe moviĝas kune inter ripozejoj kaj manĝejoj, kaj ripozejoj povas enhavi 1500 individuojn.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La dieto de la jukatana amazono ne estis studita, sed oni supozas, ke ĝi inkluzivas semojn, fruktojn, florojn, nuksojn, guŝojn kaj kultivaĵojn kiel la dieto de la Blankafrunta amazono (A. albifrons).[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono de la jukatana amazono ne estas plene priskribita, sed ŝajnas ampleksi de marto ĝis majo. Ĝi nestas en kavaĵoj en arboj aŭ stumpoj. La ovodemetado estas kvar aŭ kvin ovoj kaj la kovoperiodo estas de 22 ĝis 28 tagoj. La tempo ĝis elnestiĝo kaj detaloj pri gepatra zorgado ne estas konataj.[4]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Dorlotbesto
-
Ino ĉe Xcaret, Meksiko
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
- ↑ 2,0 2,1 Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, kaj K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. [1] Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 3,0 3,1 Yellow-lored Parrot eBird Bar Chart. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 1a de Marto, 2023 .
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Wade, M. kaj C. K. Ghalambor (2020). Yellow-lored Parrot (Amazona xantholora), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 1an de Marto, 2023



