Jules Breton
Aspekto
Jules Adolphe Aimé Louis BRETON (1a de Majo 1827 – 5a de Julio 1906) estis franca pentristo de la 19-a jarcento en la skolo de realisma pentrarto. Liaj pentraĵoj estas tre forte influitaj de la franca kamparo kaj lia uzo de tradiciaj pentrometodoj helpis fari Jules Breton unu el ĉefaj montrantoj de la beleco kaj idilieco de rura ekzistado.

Li studis en Gento kun Félix De Vigne kaj kun Hendrik Van der Haert. En 1846, Breton translokiĝis al Antverpeno kie li studis kun Egide Charles Gustave Wappers. En 1847, li venis al Parizo, kie li esperis perfektigi sian artotrejnadon en la École des Beaux-Arts.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jules Breton, leteroj kaj ekspozicia katalogo
- Art Institute of Chicago, Song of the Lark

