Jules Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Hoffmann
Persona informo
NomoJules Hoffmann
Dato de naskiĝo2-a de aŭgusto 1941
NaskiĝlokoEchternach, Luksemburgio
Aĝo82
Okupoj kaj profesioj
Okupobiologo
Geografio
Ŝtatofranca el luksemburga deveno
Familio
PatroJos Hoffmann [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo, angla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOficiro de la Honora Legio, Ora medalo de CNRS, Premio Balzan, Keio Medical Science Prize, Canada Gairdner International Award, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, William B. Coley Award, Premio Gay-Lussac Humboldt, Rosenstiel Award, Premio Shaw, Robert Koch Prize, Premio Shaw pri Vivscienco kaj Medicino, Granda Oficiro de la Ordeno de la Kverka Krono, The Order of the Rising Sun, Gold and Silver Star, Komandoro de la Nacia Ordeno de Merito, Clarivate Citation Laureates [+]
Retpaĝohttp://www-ibmc.u-strasbg.fr/ridi/profil.php?equipe_id=10 [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Jules Hoffmann (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1941 en Echternach, Luksemburgio) estas franca el luksemburga deveno biologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Bruce Beutler estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.

Jules Hoffmann estas esplora direktoro kaj estrarano de la Nacia Centro de Scienca Esploro (france Centre national de la recherche scientifique aŭ mallonge CNRS) en Strasburgo, Francio. En 2007, li iĝis prezidanto de la Akademio de Sciencoj de Francio.