Saltu al enhavo

Jules Verne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Verne
Persona informo
Jules Verne
Naskonomo Jules Gabriel Verne
Naskiĝo 8-an de februaro 1828 (1828-02-08)
en Nanto,  Francio
Morto 24-an de marto 1905 (1905-03-24) (77-jaraĝa)
en Amiens,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per diabeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cimetière de La Madeleine d'Amiens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaEsperanto vd
Loĝloko NantoParizoAmiens • Maison de Jules Verne vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo - juro (1847–1848)
lycée Georges-Clemenceau (en) Traduki - retoriko, filozofio (1844–1846)
lycée Saint-Stanislas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jules Verne
Memorigilo Jules Verne
Familio
Patro Pierre Verne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sophie Allotte de La Fuye (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Paul Verne Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Honorine du Fraysne de Viane (1857–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Michel Verne Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
verkisto
sciencfikcia verkisto
esperantisto
porinfana verkisto
dramaturgo
poeto
futurologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo dramo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1850–1905 vd
Verkado
Verkoj Dudek mil leŭgoj sub la maro ❦
Vojaĝo al la centro de la Tero ❦
De la Tero al la Luno ❦
Vojaĝo tra la Mondo en Okdek Tagoj ❦
La Insulo Mistera ❦
Kvin Semajnoj en Balono ❦
Miĥaelo Strogov ❦
Sen supro aŭ malsupro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kapitano Nemo sur la submarŝipo Naŭtilo.
Poŝtmarko
"La lumturo ĉe la fino de la mondo" estas konsiderata unu el la plej bonaj romanoj de la literatura etapo de Jules Verne.

Jules Gabriel VERNE [ʒyl gabʁiɛl vɛʁn] (esperante Julio VERNO) (naskiĝis la 8-an de februaro 1828, mortis la 24-an de marto 1905) estis franca verkisto, kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.

Verne naskiĝis en Nanto (Francio), la 8-an de februaro 1828.

Konforme al la deziro de sia patro, la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontoj kaj teatraĵoj.

En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolitan "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon Nadar per la balono Le Géant. Pli poste Verne fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidanto estis Nadar. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famigis la aŭtoron.

Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24-an de marto 1905.

Jules Verne kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon, en kiu la lingvo ludis gravan rolon, Voyage d'étude (studvojaĝo), sed forpasis antaŭ ol verki la finon. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kiu konsistas interalie el la ruso, Nicolas Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'Étonnante Aventure de la Mission Barsac; la filo finverkis la romanon, sed forigis la referencon al Esperanto.[1]

La Esperanto-grupo de Nantes kun la urba biblioteko kaj la muzeo Jules Verne, partoprenis en la eventaro: “Rigardoj al la mondo – enkonduko al geopolitikaj perspektivoj en Eksterordinaraj vojaĝoj". Tiel de la 19-a de majo ĝis la 20-a de junio 2021, la evento riĉiĝis per “Fokuso pri la internacia lingvo Esperanto” en kiu oni ligis la aspekton de Esperanto kiel ligilo por internaciaj kontaktoj kun la emo de Jules Verne al internaciaj veturoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Delcourt, M. - Amouroux, J. (1987): Jules Verne kaj la Internacia Lingvo. - La Brita Esperantisto, vol. 83, n-ro 878, p. 300-30l. London. Represita el Revue Française d'Esperanto, nov.-dec., 1977.
  • Haszpra O. (1999): Jules Verne pri la lingvo Esperanto - hungare: - Scienca Revuo, 3, 35-38. Niederglat.
  • Silfer G. (2015): La fekunda afrika utopio: de Jules Verne ĝis Kabindo - Literatura Foiro, jaro 46, n-ro 273, 6-11, februaro 2015.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
Karikaturo de Julio VERN'

Franclingve

[redakti | redakti fonton]

Esperante

[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj tekstoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Jules Verne » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Esperante

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pri tio Abel Montagut, Jules Verne kaj esperanto (la lasta romano), Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 78-95.
  2. Bruno Robineau, "Jules Verne kaj Esperanto en Nantes"; En Esperanto, 114-a jaro, n-ro 1360 (9) | septembro 2021, p. 188.