Jules Verne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Verne
Dosiero:Félix Nadar 1820-1910 portraits Jules Verne (restoration).jpg
Julio VERN', fotita de NADAR
Naskiĝo 8-a de februaro 1828
en Ŝablono:Flagikono Nanto, Francio
Morto 24-a de marto 1905
en Ŝablono:Flagikono Amiens, Francio
Nacieco franco
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo sciencfikcio
Reprezentaj verkoj
  • Cinq semaines en ballon
  • Voyage au centre de la terre
  • Vingt mille lieues sous les mers
vdr

Jules Gabriel VERNE [ʒyl gabʁiɛl vɛʁn] (esperante Julio VERN) (naskiĝis la 8-an de februaro 1828, mortis la 24-an de marto 1905) estis franca verkisto, kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.

Vivo

Verne naskiĝis en Nanto (Francio), la 8-an de februaro 1828.

Konforme al la deziro de sia patro, la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontoj kaj teatraĵoj.

En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolita "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon Nadar per la balono Le Géant. Pli poste Verne fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidanto estis Nadar. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famigis la aŭtoron.

Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24-an de marto 1905.

Jules Verne kaj Esperanto

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon, en kiu la lingvo ludis gravan rolon, Voyage d'étude (studvojaĝo), sed forpasis antaŭ verki la finon. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kiu konsistas interalie el la ruso, Nicolas Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'Étonnante Aventure de la Mission Barsac; la filo finverkis la romanon, sed forigis la referencon al Esperanto.

Jules Verne en sia romano Dudek mil leŭgoj sub la maroj (franclingve Vingt mille lieues sous les mers, 1871) menciis misteran lingvon, kiun kapitano Nemo uzadis kun siaj sam-sortaj kunuloj. Laŭ informo de la aŭtoro: lingvo belsona, harmonia, fleksebla. Kelkaj vidas tion kiel nerektan mencion al Esperanto.

Referencoj

Delcourt, M. - Amouroux, J. (1987): Jules Verne kaj la Internacia Lingvo. - La Brita Esperantisto, vol. 83, n-ro 878, p. 300-30l. London. Represita el Revue Française d'Esperanto, nov.-dec., 1977.

Haszpra O. (1999): Jules Verne pri la lingvo Esperanto - hungare: - Scienca Revuo, 3, 35-38. Niederglat.

Listo de verkoj

Karikaturo de Julio VERN'

Franclingve

  • Cinq semaines en ballon, 1863 ("Kvin semajnoj en flugbalono")
  • Voyage au centre de la Terre, 1864 ("Vojaĝo al la centro de la Tero")
  • De la Terre à la Lune, 1865 ("De Tero al luno")
  • Les Enfants du capitaine Grant, 1867/1868 ("La Geinfanoj de la kapitano Grant")
  • Vingt mille lieues sous les mers, 1869/1870 ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj")
  • Autour de la lune, 1870 ("Ĉirkaŭ la luno")
  • Le Tour du monde en quatre-vingts jours, 1873 ("Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj")
  • L'Île mystérieuse, 1874/1875 ("La Mistera Insulo")
  • Le Docteur Ox, 1874 ("La Doktoro Oks")
  • Michel Strogoff, 1876 ("Miĥaelo Strogof")
  • Les Indes noires 1877 ("Nigra Hindujo"")
  • Un capitaine de quinze ans, 1878 ("Dekkvinjara Kapitano")
  • Mathias Sandorf, 1885 ("Matiaso Sandorf")
  • Robur le Conquérant, 1886 ("Roburo la Konkeranto")
  • Nord contre Sud, 1887 ("Nordo kontraŭ Sudo")
  • Deux ans de vacances, 1888 ("Du jaroj da ferioj")
  • Le Château des Carpathes, 1892 ("La Kastelo el Karpatoj")
  • Phare au bout du monde, 1905 ("Lumturo ĉe la mondfino")
  • Le Pilote du Danube, 1908 ("La Piloto de la Danubo")
  • La Chasse au météore, 1908 ("La Ĉasado de meteoro")
  • Le Secret de Wilhelm Storitz, 1910 ("La Sekreto de Vilhelmo Storitz")

Esperante

Rete legeblaj tekstoj

greke La ĉefo kaj liaj kunuloj heroo de Esplorvojaĝo (Voyage d'étude) tradukita de István Ertl

Vidu ankaŭ

Trovu « Jules Verne » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj

Angle

greke Verkoj de Jules Verne en multaj lingvoj greke Verkoj de Jules Verne ĉe Projekto Gutenberg

Esperante

greke Artikolo pri Jules Verne kaj Esperanto greke Julio Vern': ne nur laŭdanto de la scienca progreso greke Rekviemo por Nemo

Hungare

greke Jules Verne vivo kaj verkoj en la hungara lingvo

Notoj kaj referencoj

  1. Nur parte ; konsultita la 10/06/2014.