Julia Carâp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julia Carâp
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1923 (1923-08-02)
Morto 12-an de januaro 1997 (1997-01-12) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco BraziloRumanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Julia CARÂP estas brazila esperantistino naskita en Rumanio. Ŝi naskiĝis en la 2-a de aŭgusto 1923 en Poiana-Mare en la ebenaĵo de la distrikto Dolj, kaj mortis en Brazilo, en la 12-a de januaro 1997. Ŝi estas la patrino de Maria das Graças Carâp.

Post la fino de la baza lernejo en sia urbo kaj la okjara mezgrada lernejo en la Liceo "Elena Cuza" en Craiova, ŝi foriris por studi kuracarton en Viena kie ŝi restis dum la Dua Mondmilito. Ŝi revenis lastfoje al sia patrujo, marte-aprile 1944 ĵus antaŭ oni bombardis Bukareŝton lastafoje.

En 1947 ŝi edziniĝis al Victor Carâp, rumano el Bukareŝto, studinto ĉe la Inĝeniera Lernejo en Viena. En 1948, ĉar oni parolis pri alia milito, ili foriris, samkiel aliaj rumanoj, kaj transloĝiĝis en Brazilon, la 30-an de decembro. Post 10 jaroj, ŝi validigis siajn eŭropajn diplomojn, laŭ la brazilaj leĝoj, kaj post tio ŝi laboris, kiel kuracisto, dum 30 jaroj, en Brazilo.

Ŝi tradukis kelkajn librojn de rumana literaturo en la portugalan lingvon kaj verkis poemojn. Ŝi ankaŭ publikigis artikolon pri la vivo de Constantin Brâncuşi, liajn poeziojn, tradukitajn de ŝi en la portugala lingvo. Aliajn de Mihai Eminescu kaj el la modernaj poetoj, Mircea Dinescu, laŭpete de iu eldonisto.

Ŝi kunlaboris rumane kun la revuo "Căminul", de la advokato Nicu Iancu, de São Paulo kaj kun la revuo "Cetatea Luminii" de Profesoro Dumitru Paulescu, de Brasília. Fine ŝi kunlaboris ankaŭ kun la rumana revuo de Buenos Aires de la Profesoro Stan Popescu. Ŝi estas fondinta membro de la "Biblioteko Satul", iniciatita de Profesoro Paulescu, kune kun mi kaj tri aliaj rumanoj.

En Esperanto, ŝi publikigis la libreton "Rumanaj legendoj kaj rakontoj".