Julia Kristeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Julia Kristeva
Julia Kristeva à Paris en 2008.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1941 (1941-06-24) (78-jara)
en Sliven
Lingvoj franca lingvobulgara lingvo
Ŝtataneco FrancioBulgario
Alma mater Sofia Universitato • Universitato de Parizo 8
Okupo
Okupo verkisto • psikoanalizisto • feministo
Verkoj Pouvoirs de l'horreur
Q2947073
TTT
Retejo http://kristeva.fr
Information icon.svg
vdr

Julia KRISTEVA (en bulgara: Юлия Кръстева; 24a de junio 1941) estas bulgar-franca filozofo, literaturkritikisto, semiotikisto, psikoanalizisto, feministo kaj pli ĵuse romanisto, kiu loĝis en Francio ekde mezo de la 1960-aj jaroj. Ŝi estas emerita profesoro en la Universitato Paris Diderot. Aŭtoro de pli ol 30 libroj, kiel Pouvoirs de l'horreur. Essai sur l'abjection, Histoires d'amour, Soleil noir. Dépression et mélancolie, Le Temps sensible. Proust et l'expérience littéraire, kaj la trilogio Le Génie féminin, ŝi ricevis premiojn kaj honorojn inter kiuj Honora legio, Ordeno de Merito, premioj Holberg kaj Hannah Arendt, kaj Vision 97 de la Fondaĵo Havel.

Kristeva estis influa en internacia kritika analizo, kulturaj sciencoj kaj feminismo post publikigi sian unuan libron, Semeiotikè, en 1969. Ŝia ampleksa verkaro inkludas librojn kaj eseojn kiuj temas pri interteksteco, semiotiko, kaj la koncepto de abjekto (tiel) aŭ abstino, en la fakoj lingvistiko, literatura teorio kaj kritikaro, psikoanalizo, biografio kaj membiografio, politika kaj kultura analizo, arto kaj arthistorio. Ŝi estas elstara figuro en strukturisma kaj poststrukturisma pensaro.

Kristeva estas ankaŭ la fondinto de la komitato por la Premio Simone de Beauvoir.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lingvistikaj kaj literaturaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Langage, cet inconnu. Une initiation à la linguistique, SGPP, 1969 (publikigita sub la nomo Julia Joyaux; eld. Seuil, kol. «Points» no 125, 1981)
  • Semeiotikê. Recherches pour une sémanalyse, Seuil, 1969
  • Le Texte du roman. Approche sémiologique d’une structure discursive transformationnelle, La Haye, Mouton, 1970
  • La Traversée des signes (ouvrage collectif), Seuil, 1975
  • Polylogue, Seuil, 1977
  • La Révolution du langage poétique. L'avant-garde à la fin du XIXe siècle, Lautréamont et Mallarmé, 1985
  • Le Temps sensible. Proust et l'expérience littéraire, Gallimard, 1994, rééd. coll. « Folio Essais », 2000

Aliaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Des Chinoises, Éditions des femmes, 197459 ; rééd. Pauvert, 2001
  • Folle Vérité (ouvrage collectif), 1979
  • Pouvoirs de l'horreur. Essai sur l'abjection, Seuil, 1980
  • Histoires d'amour, Denoël, 1983
  • Au commencement était l'amour. Psychanalyse et foi, Textes du XXe siècle, Hachette, 1985
  • Soleil noir. Dépression et mélancolie, Gallimard, 1987
  • Le Génie féminin, Paris, rééd. Gallimard, coll. « Folio essais » :
  • Au risque de la pensée, Éditions de l'Aube, 2001
  • Cet incroyable besoin de croire, Paris, Bayard, 2007
  • Du mariage considéré comme un des beaux-arts, avec Philippe Sollers, Fayard, 2015
  • Je me voyage. Mémoires, entretiens avec Samuel Dock, Paris, Fayard, 2016
  • Beauvoir présente, Fayard, 2016 (ISBN 978-2-8185-0419-2)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Samouraïs, 1990
  • Le Vieil Homme et les loups, 1991
  • Possessions, 1996
  • Meurtre à Byzance, 2004
  • Thérèse mon amour, récit, Fayard, 2008
  • L'Horloge enchantée, Fayard, 2015

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simone de Beauvoir Prize 2009 goes to the One Million Signatures Campaign in Iran En webarchive [1] dato 2009-02-01, Change for Equality