Julian Aleksandrowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Aleksandrowicz
Persona informo
Aliaj nomoj Doktor Twardy
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1908 (1908-08-20)
en Krakovo
Morto 18-an de oktobro 1988 (1988-10-18) (80-jaraĝa)
en Krakovo
Mortokialo tumoro
Tombo Kraków Military cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo kuracisto • hematologist
vdr

Julian Aleksandrowicz, pseŭdonomo Doktor Twardy (Malmola Doktoro) (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1908 en Krakovo, mortis la 18-an de oktobro 1988 sanmloke) – pola kuracisto pri interna medicino, profesoro de medicino, filozofo pri medicino kaj hematologo juddevena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1933 finis Kuracistan Fakultaton de Jagelona Universitato. Dum la dua mondmilito batalis en septembra kampanjo. Dum tri jaroj estis malliberigita en geto de Krakovo, de kiu forkuris kaj iĝis aktiva membro de Pola Enlanda Armeo, distingita poste per Milita Ordeno Virtuti Militari kaj aliaj.

Aŭtoro de pluraj libroj:

  • Nie ma nieuleczalnie chorych, (Ne estas nekuraceblaj malsanuloj)
  • Sumienie ekologiczne, (Ekologia konscienco)
  • Wszechstronna nadzieja, (Ĉiuflanka espero)
  • Kuchnia i medycyna (Kuirarto kaj medicino) (kune kun Irena Gumowska) kaj la lasta, kiun verkis:
  • U progu medycyny jutra (Sojle de morgaŭa medicino) (kune kun G. Duda).

Plurjara gvidestro de Klinika Hematologicza (Universitata Hospital-Fako) de Medicina Akademio en Krakovo. Li ankaŭ verkis primedicinajn artikolojn en semajnrevuo "Przekrój". En sia loĝejo ĉe la str. Maria Curie-Skłodowska kuracis private. Kiel amiko kaj kuracisto de poetino Halina Poświatowska helpis al ŝi forveturi al Usono por operacii la koron. Seninterese apogis ŝin dum batalo kontraŭ la malsano.

Li mortis en Krakovo post longa luktado kontraŭ karcinomo. Entombigita en la loka Milita Tombejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]