Julian Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Beck
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1925 (1925-05-31)
en Manhatano
Morto 14-an de septembro 1985 (1985-09-14) (60-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Cedar Park Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Judith Malina vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • poeto • pentristo • verkistodramaturgoteatra reĝisoro • teatra aktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1943– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julian BECK (naskiĝis la 31-an de majo 1925, mortis la 14-an de septembro 1985) estis usona aktoro, reĝisoro, poeto, kaj pentristo. Li estis plej bone konata kiel kun-fondinto kaj reĝisoro de la teatra grupo The Living Theatre, same kiel pro sia rolo kiel Kane la diabla predikisto en la filmo de 1986 nome Poltergeist II: The Other Side.

LI komencis karieron kiel pentristo de abstrakta ekspresionismo. En 1943, li renkontiĝis kun Judith Malina (1926) kaj tuj ili ekkunhavis pasion por teatro; ili fondis la The Living Theatre en 1947. Tiu grupo ĉefe respondis al unuaranga influo el Antonin Artaud, nome tiu el Teatro de Krueleco, kiu supozate klopodis provoki kortuŝadon ekster agrableco. Li ofte suferis jurajn procesojn.

Krom sia teatra laboro, Beck publikigis kelkajn librojn de poezio kiuj respegulis anarkiismajn kredojn, du ne-fikciajn librojn: The Life of the Theatre kaj Theandric kaj havis kelkajn aperojn en filmoj, laŭ malgrandaj roloj en Oedipus Rex (1967), Love and Anger (1969), The Cotton Club (1984), 9½ Weeks (1986), kaj sia rolo en Poltergeist II: The Other Side (1986). Beck aperis ankaŭ en epizodoj de televida serio Miami Vice.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]