Julian Schnabel
Aspekto

Julian SCHNABEL (26a de oktobro 1951) estas usona artisto kaj filmofaristo. En la 1980-aj jaroj, Schnabel ricevis internacia amaskomunikilaran atenton pro siaj pentraĵoj sur rompitaj ceramikaĵoj.
Schnabel reĝisoris la filmojn Before Night Falls, kiu havigis al Javier Bardem nomumon por Oskar-premio kaj The Diving Bell and the Butterfly, kiu estis nomumita por kvar Oskar-premioj.
Li ricevis la premion al Plej Bona Reĝisoro en la Festivalo de Cannes de 2007,[1] la Oran Globon, same kiel BAFTA, César, du nomumojn por la Ora Leono kaj unu por la Oskar-premio.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- Basquiat (1996)
- Before Night Falls (2000)
- The Diving Bell and the Butterfly (2007)
- Lou Reed's Berlin (2007)
- Miral (2010)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Festival de Cannes: The Diving Bell and the Butterfly. festival-cannes.com. Alirita 2009-12-18 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Julian Schnabel's art work at Robilant + Voena Arkivigite je 2015-06-22 per la retarkivo Wayback Machine

