Julian Semjonov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Semjonov
Persona informo
Naskonomo Юлиан Семёнович Ляндрес
Naskiĝo 8-an de oktobro 1931 (1931-10-08)
en Moskvo
Morto 15-an de septembro 1993 (1993-09-15) (61-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Moscow Institute of Oriental Studies • Moskva Ŝtata Universitato vd
Subskribo Julian Semjonov
Familio
Patro Simon A. Lyandres vd
Infanoj Olga Yulianovna Semyonova vd
Profesio
Okupo scenaristodramaturgoverkistoĵurnalisto • poeto • publikigistotradukisto • prozisto • publika konato vd
Aktiva dum 1955– vd
Verkado
Verkoj 17 momentoj de printempo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julian Semjonov (esperante: Julio Semjonov; ruse Юлиан Семёнович Семёнов; naskiĝis la 8-an de oktobro 1931 en Moskvo, kaj mortis la 5-an de septembro 1993 en Moskvo, Rusio) estis sovetia kaj rusa verkisto, scenaristo, ĵurnalisto kaj poeto.

Kiel aŭtoro de verkoj li debutis en 1958, kaj unua lia sukcesa romano estis Petrovka-strato 38. Baze de ĝi estis farita detektiva filmo Petrovka-strato 38 (estis filmita ankaŭ lia kontinuigo de ĝi Ogarjov-strato 6). Tamen veran famon li gajnis per 12 romanoj pri sovetia spiono, kiu agas en hitlera stabo militista dum dua mondmilito. Baze de unu el lia verkoj (publikigita en 1969) pri spiono Ŝtirlic Tatjana Lioznova reĝisoris filmserion Deksep momentoj de printempo (1973) (ĉefrolon ludis Vjaĉeslavo Tiĥonov).

Semjonov ludis gaste en filmo de Andreo Tarkovski Solaris (1972).

En 1990 li travivis klinikan morton post korinfarkto kaj neniam revenis al skribado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]