Julian Weigl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Weigl
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1995 (1995-09-08) (28-jaraĝa)
en Bad Aibling
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Julian Weigl - prononco [Julian WAJgl], naskiĝis la  8-an de septembro 1995(nun 1995-09-08) en Bad Aibling, Bavario, do nun 28-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2013 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de tri futbalkluboj de Bavario, plej laste inter la jaroj 2010 kaj 2013 en la klubo TSV 1860 München, li ekde 2013 daŭrigis sian karieron kiel profesia futbalisto en tiu klubo, kaj ekde la jaro 2015 apartenas al la 1-a vira teamo de la klubo Borussia Dortmund. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "15".

Julian Weigl en 2015