Julie Bindel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julie Bindel
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1962 (1962-07-20) (61-jaraĝa)
en Darlington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Londona Metropola Universitato vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • aktivulo • feministo vd
Laborkampo esploranta ĵurnalismofundamentismokontraŭvirina perfortohomokomerco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julie BINDEL (naskiĝis la 20-an de julio 1962) estas angla verkisto, radikala feministo, kaj kunfondinto de la jura reforma grupo Justice for Women, kiu ekde 1991 helpis virinojn, kiuj estis procesigitaj pro mortigado de perfortaj viraj partneroj.

Vizitanta esploristo ĉe la Universitato de Lincoln (2014-2017) kaj eksa direktoro de la Esplor-Centro pri Perforto, Malbono kaj Genraj Rilatoj en Metropola Universitato de Leeds, plejparto el la laboro de Bindel koncernas viran perforton kontraŭ virinoj kaj infanoj, precipe prostituado, pornografio, turmentado, religia fundamentismo, kaj homvendado.

Bindel verkis aŭ kunaŭtoris pli ol 30 libro-ĉapitrojn kaj kvar librojn, inkluzive de Straight Expectations (2014) kaj The Pimping of Prostitution) (2017). Ŝi ankaŭ estas la redaktisto, kun sia partnero Harriet Wistrich, de La Mapo de Mia Vivo: La Rakonto de Emma Humphreys (2003). Ŝi regule verkas por The Guardian, New Statesman, The Sunday Telegraph-revuo, kaj Standpoint.