Julie Taymor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julie Taymor
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1952 (1952-12-15) (71-jaraĝa)
en Neŭtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Instituto de la Artoj • Oberlin College • Newton North High School • L'École Internationale de Théâtre Jacques Lecoq
Familio
Edz(in)o Elliot Goldenthal
Amkunulo Elliot Goldenthal
Parencoj Danya Taymor
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • kostumdezajnisto • scenografo • filmproduktoroteatra reĝisoro • opera director • reĝisoro
vdr

Julie TAYMOR (15a de Decembro, 1952) estas usona reĝisoro kaj verkisto de teatro, opero kaj kino. Ekde sia teatra adaptaĵo de The Lion King (La leona reĝo) premierita en 1997, 24 tutmondaj produktaĵoj estis spektitaj de pli ol 90 milionoj da personoj en ĉirkaŭ 100 urboj en 19 landoj, kio havigis al ĝi la plej altan tutmondan enspezon de distraj titoloj en la historio de biletvendoj. La leona reĝo ankaŭ ricevis 11 nomumojn al Premio Tony, kio havigis al Taymor Tony-premiojn por la Plej Bonkvalita Reĝisoro kaj por Vestodesegnisto, kaj estis honorigita per pli ol 70 gravaj artsopremioj tutmonde. En 1998, ŝi iĝis la unua virino kiu ricevis la Tony-premion por Reĝisorado de Muzikalo per sia teatra adaptaĵo de The Lion King.[1]

Ŝia filmo Frida pri famega meksika artisto Frida Kahlo estis nomumita por kvin Oskar-premioj (inter kiu pro la Plej Bonkvalita Originala Kanto pro ŝia kompono "Burn It Blue"), kaj ŝia muzikalo "1960s Beatles jukebox musical" Across the Universe ricevis aprobon kaj el Yoko Ono kaj el Paul McCartney. Tiuj filmoj disvolvigis ŝian reputacion por la respektema traktado de la delikata heredo de artistoj inter ties sekvantoj.

Taymor kreis la Taymor World Theater Fellowship en 2016 por havigi oportunojn por entreprenemaj junaj teatraj reĝisoroj kiuj transigu limojn pere de veturado, ekspono al novaj spertoj kaj eksperimentado.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Fool's Fire (1992) (TV)
  • Oedipus rex (1993) (opero)
  • Titus (1999)
  • Frida (2002)
  • Across the Universe (2007)
  • The Tempest (2010)
  • A Midsummer Night's Dream (2014)
  • The Glorias (2020)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Women Making History at the Tony Awards". www.tonyawards.com. Alirita la 8an de Decembro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blumenthal, Eileen, and Taymor, Julie. Julie Taymor, Playing with Fire : Theater, Opera, Film New York: H.N. Abrams, 1995