Julija Sviridenko
| Julija Anatolijva Sviridenko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Sviridenko en 2024 | |||||
| Persona informo | |||||
| Юлія Анатоліївна Свириденко | |||||
| Naskiĝo | 25-a de decembro 1985 en Ĉernihivo (Ukraina SSR, USSR) | ||||
| Lingvoj | ukraina vd | ||||
| Ŝtataneco | Ukrainio | ||||
| Alma mater | Nacia Universitato pri komerco kaj ekonomiko de Kievo | ||||
| Partio | sendependa | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Serhiy Derlemenko (en) | ||||
| Infanoj | 1 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ekonomikisto • politikisto • ŝtata funkciulo | ||||
| |||||
| |||||
| 19-a ĉefministro de Ukrainio | |||||
| Dum | 17-a de julio 2025 – | ||||
| Prezidento | Volodimir Zelenskij | ||||
| Antaŭulo | Denis Ŝmihal | ||||
| Unua Vicĉefministro de Ukrainio Ministro de Ekonomia Disvolviĝo kaj Komerco | |||||
| Dum | 4-a de novembro 2021 – 17-a de julio 2025 | ||||
| Antaŭulo | Oleksij Ljubĉenko | ||||
| Sekvanto | Miĥailo Fedorov | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julija Anatolijva Sviridenko (ukraine Юлія Анатоліївна Свириденко), naskiĝis la 25-an de decembro 1985 en Ĉernihivo (Ukraina SSR, USSR), estas ukraina ŝtatistino. Ŝi estas Ĉefministro de Ukrainio ekde la 17-a de julio 2025.
Antaŭ tio, ŝi oficis kiel Unua Vicĉefministro de Ukrainio kaj samtempe kiel Ministro pri Ekonomia Disvolviĝo kaj Komerco de Ukrainio de 2021 ĝis 2025[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Junaĝo kaj frua kariero
[redakti | redakti fonton]Julija Sviridenko naskiĝis en Ĉernihivo, tiam en Sovetio. Ŝiaj gepatroj oficis en publika servo[2]. En 2008, ŝi diplomiĝis ĉe la Nacia Universitato pri komerco kaj ekonomiko de Kievo pri kontraŭmonopola administrado[1].
Ŝi komencis sian profesian karieron en la privata sektoro, antaŭ ol esti dungita en la ŝtatservon en la Ĉernihiva provinco, kie ŝi iom post iom supreniris tra la rangoj. Rememorante sian sperton en la privata sektoro, ŝi priskribas ĝin kiel "iun lernejon de doloro por entreprenistoj", kio poste instigis ŝin agi favore al ili.
En 2011, ŝi fariĝis Konstanta Reprezentantino de Ĉernihivo en la urbo Vuŝio, tiam la sola reprezenta oficejo de ukraina urbo en Ĉinio. En 2015, ŝi komencis labori kiel estro de la Departemento pri Ekonomia Disvolviĝo de la Ĉernihiva provinco. De la 30-a de julio ĝis la 28-a de novembro 2018, ŝi oficis kiel portempa guberniestro de la Ĉernihiva provinco[3].
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]En 2019, Julija Sviridenko ekkarieris en la nacia politiko kiel vicministro pri ekonomiko[2].
La 5-an de majo 2020, la ukrainia prezidanto Volodimir Zelenskij nomumis ŝin kiel reprezentanton de Ukrainio en la subgrupo pri sociaj kaj ekonomiaj aferoj de la triflanka kontakta grupo pri solvado de la konflikto en Donbaso (Ukrainio - Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo - Rusio). La 22-an de decembro 2020, ŝi fariĝis vicestro de la prezidenta oficejo, anstataŭigante Julija Kovaliv[3]. Ene de la prezidenta oficejo, ŝi respondecis pri ekonomikaj aferoj kaj rilatoj kun entreprenistoj[2].
La 4-an de novembro 2021, la ukrainia parlamento nomumis Julija Svyrydenko kiel unuan vicĉefministron kaj ministron pri ekonomiko de Ukrainio, post kiam 256 deputitoj voĉdonis favore al ŝia nomumo[4]. Ŝi tiam eniris la Nacian Defendan kaj Sekurecn Konsilion de Ukrainio.
En 2025, kadre de la Rusia milito kontraŭ Ukrainio ŝi ludis gvidan rolon en la intertraktadoj de la Trump-registaro kun Usono pri la interkonsento pri mineralaj rimedoj, precipe por certigi la daŭrigon de milita helpo[5].
La 17-an de julio 2025, Julija Sviridenko estis nomumita ĉefministro fare de prezidanto Volodimir Zelenskij, anstataŭante Denis Ŝmihal, kiu tenis la postenon ekde 2020. Ŝi estis la dua virino kiu okupis ĉi tiun postenon post Julija Timoŝenko. Ŝi ricevis la taskon formi registaron, kiu estis "plifortigita" ĉirkaŭ "Zelenskij-lojaluloj"[6].
La Rada aprobis ŝian nomumon kaj tiun de la nova registaro per 262 voĉdonoj el 450. Ĉe sia alveno, ŝi prioritatigis "fidindajn provizojn al la armeo kaj la vastiĝon de enlanda armilproduktado". Ŝi ankaŭ anoncis revizion de publikaj financoj por atingi ŝparojn, same kiel la akcelon de kompaniaj privatigoj[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Rada appoints Svyrydenko as First Deputy PM, Economy Minister (arkivo), Interfax-Ukraine (4-a de novembro 2021)
- 1 2 3 « Ioulia Svyrydenko, jeune et ambitieuse Première ministre de l'Ukraine en guerre » (arkivo), ĉe TV5 Monde, 21-a de julio 2025
- ↑ "Свириденко Юлія Анатоліївна — АГРОПОЛІТ" (arkivo).
- ↑ Rada appoints Svyrydenko as first deputy prime minister, economy minister (arkivo), Kyiv Post (4-a de novembro 2021)
- 1 2 Marché : Ukraine-Ioulia Svyrydenko nommée Première ministre-députés (arkivo), ĉe BFM Bourse, 17-a de julio 2025
- ↑ Ariane Chemin, « Ukraine : nouvelle cheffe du gouvernement, Ioulia Svyrydenko prend les rênes d’un exécutif resserré, composé de fidèles de Zelensky » (arkivo), Le Monde, 17-a de julio 2025

