Julin (Ŝenŝjio)

| Julin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 719000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 3 634 750 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 85 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 38° 16′ N, 109° 44′ O (mapo)38.26548109.73881Koordinatoj: 38° 16′ N, 109° 44′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 1 084 m [+] | ||||
| Areo | 42920,18 km² (4 292 018 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Julin, per simpligita ĉina skribo 榆林, per pinjino Yúlín estas milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Ŝenŝjio en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo devenis de la garnizono, kiu ekzistis tie dum la Dinastio Ming.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 en la prefektujnivela urbo vivis 3 634 750 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas en valo de montaro sur areo 43 578 km² (42% el kiuj estas dezerto) 1084 m super la marnivelo kaj administras 12 dividojn. Norde kaj nordokcidente kuŝas dezerto, kvankam la kamparo estas tre verda pro la plantitaj kreskaĵoj. Ankaŭ tie kuŝas la plej granda "dezerta dolĉakva lago" de Ĉinio, formita ĉirkaŭ 1929. Provinca sidejo Ŝjiano troviĝas 454, Baoji 493, ĉefurbo Pekino 601, Ŝanhajo 1324 km laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Tri Reĝlandoj ĉi tiuj areoj estis konkeritaj de la hunoj. En 1471 la menciita garnizono estis establita kiel parto de la defendsistemo de la Granda Ĉina Muro sub la Dinastio Ming. Kiam la ĉinaj komunistaj trupoj eniris la regionon en la 1930-aj jaroj, la Soveta Regiono formiĝis. En 1988 la distrikto Julin estis altigita al distrikt-nivela urbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]
La prefektujnivela areo estas parto de la "Ora Triangulo" de la energiaj kaj kemiaj industrioj de Ĉinio. La karbominado estas la ĉefa industrio, sed ekzistas nova naftoborejo ĝuste okcidente de Yulin, kiu donas tergasojn.
Eduko
[redakti | redakti fonton]La eduko estas kompleta de la infanĝardeno ĝis la universitato.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Julin estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, eĉ flughaveno servas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas kontinenta klimato kun musonaj influoj laŭ klimata klasifiko de Köppen: BSk kun kun tre malvarmaj, sufiĉe longaj vintroj kaj varmaj kaj iom humidaj someroj. Printempe sabloŝtormoj blovas el la nordokcidento. La jara averaĝa temperaturo estas 9 °C kaj varias inter 3-16 °C. Jare averaĝe pluvas 433 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, sed inter julio-aŭgusto pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas aŭ neĝas. Ĉirkaŭ 75% de la jara precipitaĵo falas de junio ĝis septembro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- urbomuro
- gardoturo
- fortikaĵo
- preĝejoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Ĝileto, Vajomingo, Usono (2012)
Kurgano (urbo), Rusio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans












