Julio de 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Julio 2020)
julio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en julio 2020

1-a de julio 2020
  • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) La ĉefministro de Britio Boris Johnson diris ke lia registaro planas ebligi al ĉiuj honkongaj posedantoj de la brita nacia (transmara) pasporto restadon en Britio kun posta ricevo de la kompleta brita civitaneco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
2-a de julio 2020
  • Rusio La rusianoj aprobis referendume plurajn konstituciajn ŝanĝojn, kiuj interalie permesos al la prezidanto Vladimir Putin kandidatiĝi je la prezidanta posteno en 2024 kaj 2030. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Francio Turkio Libio Akuzinte Turkion celinti francan destrojeron agantan kadre de NATO-operacio taskita malhelpi la armilan kontrabandon ce la libia marbordo, Francio decidis suspendi la partoprenon de sia mararmeo al la ĉi-lasta operacio. Siaflanke, Turkio postulas ekskuzojn al Francio pro ĝiaj falsaj akuzoj. La du landoj estas teorie aliancitaj kadre de NATO.
3-a de julio 2020
5-a de julio 2020
6-a de julio 2020
  • Popola Respubliko Ĉinio Ĉinaj aŭtoritatoj deklaris la triagradan (el kvar, do la duan laŭ graveco) alarmon kaj avertis vojaĝontojn al kamparo kaj stepoj de Interna Mongolio esti singardaj post kiam semajnfine estis diagnozita plia infektito je bubona pesto en tiu ĉi regiono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Italio La fama itala komponisto Ennio Morricone mortis naŭdek-unu-jaraĝe en Romo.
7-a de julio 2020
8-a de julio 2020
10-a de julio 2020
12-a de julio 2020
15-a de julio 2020
  • Etiopio Etiopio ekplenigis la digon Granda Etiopia Renesanco, kiu estas la plej granda en Afriko kaj jam kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Popola Respubliko Ĉinio La brita ĉefministro Boris Johnson decidis malpermesi la uzadon de Huawei-a aparataro en Unuiĝinta Reĝlando, kadre de la disvolvigo de la 5G-reto, pro riskoj de spionado el la ĉina registaro, kiu siaflanke malgloris decidon influitan de Usono.
16-a de julio 2020
19-a de julio 2020
21-a de julio 2020
  • Rusio Rusiaj militistoj diris, ke la vakcino kontraŭ KOVIM-19 jam pretas kaj pruvis sian efikecon. Tamen la Ministerio pri sano atentigis ke la esplorado daŭras kaj la vakcino ne estas oficiale aprobita. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Eŭropa Unio La ŝtatoj de Eŭropa Unio interkonsentis pri post-cirkaŭbara ekonomia relanĉa plano, kiu leviĝas al 750 miliardoj da eŭroj kaj fondas financan solidarecon inter la anaj ŝtatoj per komuna ŝuldo.
23-a de julio 2020
27-a de julio 2020
  • Vjetnamio La registaro de Vjetnamio informis ke 80 mil turistoj estos evakuitaj el la kurorta urbo Danango pro la eksplodo de COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Rusio La rusiaj genetikistoj prezentis la unuan grandskalan analizon de variaĵoj de la viruso SARS-CoV-2, trovitaj ĉe rusiaj pacientoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
28-a de julio 2020
29-a de julio 2020
30-a de julio 2020