Julio Bueno Cortés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Julio (Xulio) Bueno
Julio Bueno en Vigo, 1987
Julio Bueno en Vigo, 1987
Persona informo
Naskiĝo 1903
en A Graña, Galegio, Hispanio
Morto 9a de junio 1988
en Vigo
Lingvoj hispanaEsperanto
Nacieco galega
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Julio Bueno Cortés [ĤUljo BŬEno korTES] (aŭ galege Xulio Bueno Cortés [ŜUljo BŬEno korTES]) naskiĝis en 1903, mortis en 1988) estis esperantisto el Vigo, Galegio, kiu ludis gravan rolon en la loka movado. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la viga esperanto-klubo Paco kaj Amo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en A Graña, vilaĝo proksima al la urbo Ferrol. Post la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito li, kun la kromnomo Porrolo, aliĝis al gerilo kontraŭ la nova reĝimo de Franco. Li estis kaptita kaj juĝita en Ferrol pro ribelo[1]. Malgraŭ lia mortkondamno, li estis savita[2]. Tiam, ankoraŭ dum la milito, li translokiĝis al Vigo[3].

Jarojn poste, en 1960, post la Hispana Kongreso de Esperanto en la urbo Pontevedro, kreiĝis la loka E-grupo de Vigo. Ĝi formale fondiĝis, kun la nomo Paco kaj Amo, nur en 1973, post alia kongreso okazinta en Vigo en 1972, kies organizon li ĉefis; la vicprezidanto de la grupo estis Xulio Bueno[4].

Inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo, la 13an de decembro 1987. Maldekstre, kun ĉapo, staras S-ro Xulio Bueno Cortés.

Xulio Bueno daŭre instruis la internacian lingvon en la sidejo de Paco kaj Amo. En 1986 li kunordigis la organizon de alia Hispana Kongreso de Esperanto en Vigo. La 13an de decembro 1987, post liaj longaj demarŝoj, inaŭguriĝis la Esperanto-strato en Vigo, koincide kun la centjariĝo de la lingvo. La Magistrato alprenis tiun decidon en la kunsido de la 9a de decembro 1986. Tiel plenumiĝis longe kovrita revo de Xulio. [5][6]. Ses monatojn poste, la 9an de junio 1988, Xulio Bueno forpasis[7].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nomes e Voces
  2. Mi volas rakonti historion, filmo en YouTube
  3. Siro (2013): "Esperanto" en La Voz de Galicia
  4. -- (1973): Boletín n-ro 195, januaro-februaro 1973, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 8
  5. -- (1987): Boletín n-ro 278, januaro-februaro 1987, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 5
  6. -- (1987): Atlántico, Vigo, 14an de decembro 1987, ĵurnalo
  7. -- (1988): Boletín n-ro 287, julio 1988, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 21