Julio César Turbay Ayala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio César Turbay Ayala
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1916 (1916-06-18)
en Bogoto
Morto 13-an de septembro 2005 (2005-09-13) (89-jaraĝa)
en Bogoto
Tombo Tombejo Jardines de Paz vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater University of Cauca vd
Partio Partio Liberala Kolombia vd
Familio
Edz(in)o Nydia Quintero Turbay vd
Infanoj Diana Turbay Quintero • Julio César Turbay Quintero • Claudia Turbay Quintero vd
Profesio
Okupo diplomatoadvokatoekonomikistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julio César Turbay Ayala (Bogoto, 18-a de junio de 1916 - Bogoto, 13-a de septembro de 2005) estis politikisto kaj diplomatisto kolombia, integra de la Liberala Partio kaj prezidento de Kolombio en la periodo 1978-1982 pere de la liberala partio .[1]

Jŭrceremonio de Turbay en la Kapitolio

Li unue estis urbestro de tri diversaj lokoj en la 1930-aj jaroj. Li iĝis parlamentano de Kundinamarko ĝis 1942. En 1943 li estis elektita deputito kaj antaŭ 1949 li jam prezidis ĝin dufoje. Estro de la opozicio kontraŭ la konservativaj rgistaroj, en 1953 li iĝis parto de la Liberalisma Stabanaro, kaj en 1957, Ministro de Minoj kaj Nafto.

En 1958 la nova prezidento, Alberto Lleras Camargo, igis lin Ministro de Eksteraj Rilatoj, ĝis 1961. Li iĝis Senatano en 1962, 1966, 1970 kaj 1974. En 1967 li estis foje anstataŭanto de la Prezidento Carlos Lleras Restrepo. Li estis ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (1967-1969), Granda Britio (1973-1974) kaj Usono (1975-1976).

En 1978 venkis en la balotado al prezidenteco, kies plenumo karakteris pro kritikoj kontraŭ lia perforta subpremado de opozicio kaj geriloj. Ekzemple Gabriel García Márquez ekziliĝis pro tio. Li akceptis nivelojn de koruptado kaj kontraŭleĝeco de la funkciado de la administracio. Poste li reiĝis ambasadoro ĉe Vatikano (1987-1989) kaj ĉe Italio (1991-1993).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-31. Alirita 2014-06-11.