Julio la 3-a
Aspekto

| Julio la 3-a | ||
|---|---|---|
| 221-a papo de la katolika eklezio | ||
| Naskonomo | Giovanni Maria Ciocchi Dal Monte | |
| Pontifiko | de 29-a de novembro 1549 | |
| ĝis 29-a de marto 1555 | ||
| Antaŭulo | Paŭlo la 3-a | |
| Sekvanto | Marcelo la 2-a | |
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 10-a de septembro 1487 en Romo, Papa Ŝtato | |
| Morto | 29-a de marto 1555 en Romo, Papa Ŝtato | |
| Tombo | Vatikanaj Grotoj [#] | |
| Alma mater | Universitato de Sieno • Universitato de Peruĝo [#] | |
| Lingvoj | itala lingvo • latina lingvo [#] | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patro | NN del Monte [#] | |
| [#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Julio la 3-a (latine Julius Tertius, naskonome Giovanni Maria Ciocchi Dal Monte) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1549. Li oficis ĝis sia morto la 29-a de marto 1555, dum ekzakte 5 jaroj kaj 4 monatoj. Sume temis pri la 221-a papo. Li fondigis la institucion Collegium Germanicum et Hungaricum en Romo, katolikan kolegion de germanlingvanoj kaj hungarlingvanoj.

