Julius Kober

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Monumento por Kober, ĉe Suhler Ausspanne (Rennsteig), starigita en 1994.

Julius KOBER (naŝkiĝinta en la 17-a de aŭgusto 1894 en Suhl, mortinta en la 28-a de julio 1970 en Bad Staffelstein) estis germana regionhistoriisto, verkisto kaj - de 1937 ĝis 1970 - prezidanto de la Rennsteigklubo 1896.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

La patro de Julius estis Friedrich Wilhelm Kober, dialektpoeto. Li frekventis la popolan lernejon kaj poste la superan nehumanisman lernejon, kie li trapasis en la 1913-a jaro la abiturientan ekzamenon. Jam kiel junulo li dediĉis sin al la kleriga migrado, al la flegado de regionhistoriaĵoj kaj al la protekto de la naturo. De la patro li heredis la verkistan talenton kiel ankaŭ la amon de la patrujo kaj la kontaktemon. La dialekto de Suhl estis parolata de li jam frue, poste ankaŭ zorge flegata. Baldaŭ Kober interesiĝis pri pejzaĝaj kaj regionhistoriaj studoj, antaŭ ĉio en la Turingia Arbaro, kiun li tramigradis ĉie. Dum lia trejniĝa tempo alilande la porpatruja sento ankoraŭ plialtiĝis. Grava sperto por li estis la eksplodo de la Unua mondmilito. Impresite de la milito li verkis kelkajn romanojn, i.a. "Drei Kapitel aus dem Erleben eines Frontsoldaten", "Rolf Henneberg" kaj "Vom Leben und Sterben eines Dichtersoldaten", pli malfrue "So sei dein Weg", "Der deutsche Tag" kaj (en 1925) "Rennsteigzauber".

Ĉe la Universitato de Marburg li studis filozofion kaj doktoriĝis pro la lingvistika tezo Die Mundart der Stadt Suhl und die wortgeographischen Grenzen ihrer Umgebung. En ĝi Kober dokumentis kaj pruvis ke la pado Rennsteig estas ankaŭ lingva dividilo: norde de ĝi parolatas turingia dialekto, sude de ĝi (i.a. en Suhl) frankonia.

Post la morto de la patro li ekestris la teatran ensemblon Joel-Gemeinde: Kober mem ofte ludis la ĉefan rolon. La popola teatraĵo "Letzter Schulze von der Lütsche" aŭ la muzikigita fabelaĵo "Dieter und Dietlindes Rennsteigfahrt" estis gravaj kontribuoj al la germana laikula teatromondo. En la kuro de ties surscenejigo Kober ankaŭ respektitis kiel fondinto de la liberaera Arbarteatro ĉe al monto Friedberg en Suhl.

Jam en junaĝo Kober aliĝis al Rennsteigklubo, kaj en 1919 li vokitis anstataŭi la mortintan August Trinius, en la estraro. Ekde 1920 Kober revivigis la skisekcion kaj engaĝiĝis organizante kun sukceso pri la migrado sur la Rennsteig-ado kaj aliaj vojoj en la Turingia Arbaro.

Enm 1932 li ekĉefredaktis la organon kluban Das Mareile. Li kapablis entuziasmigi la homojn pri Rennsteig! Modeldonante Kober sukcesis unuigi kaj antaŭenpuŝi regionhistorian esploradon, naturprotektadon kaj migradoĝojon. Lia plej granda celo estis propagandi la "klerigan migradon".

Nenombreblajn prelegojn kun memfotitaj bildoj li faris en Turingio kaj alie. Por liaj meritoj koncerne la germanan migradomovadon oni aljuĝis al li en la jaro 1936-a la premion Silberne Verbandsehrennadel.

Kiam Kober mem gvidis migradojn li kutimis komenci ĉiun opan per speciala migrada moto. La libro "Zauberhafte Rennsteigfahrt" pruvis ke Kober kiel poeto kaj migranto profundege enmergiĝis en la sekretojn de la tre malnova kresta padego. De li estas ankaŭ la sekvonto etpoemo: "Der Herrgott schuf das Wandern, die Lieder all dazu, / Damit du mit dem andern, ein Mensch wirst - du auf du"[1]

Post la eksplodo de la Dua mondmilito li devis soldati. Li spertis multajn sortobatojn (separiĝo deviga de la familianoj, morto de la plej aĝa filo ĉefronte). Julius Kober ne rajtis post plurjara militkaptado veni reen en al patrujon. Li trovis novan patrujon en Zapfendorf. Per eldonejo li perlaboris tie la vivon.

Li denove estris la Rennsteigklubon kaj aligis multajn fidelajn migradamikojn. De Bavario, sur kies teritorio ankaŭ troviĝas malgrandaj partoj de Rennsteig, kaj kun la novaj membroj eblis restartigi la kluban vivon. Tio ĉi kaj la transdono de la tradicio de Rennsteigverein estas liaj plej grava postmilita merito. En kunaboro kun la gazeto Thüringer Tageszeitung eldonita en Würzburg li kreis la Turingian patrujan kalendaron kiu aperis ĉiun jaron. Krome li daŭrigis la redakton de la kluba organo Die Mareile.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La de Kober jam ne finfarita verketo Spruchbüchlein eines Wanderers prilaboritis kaj pliampleksigitis fare de Rennsteigklubo en la 1996-a jaro. En 1971 oni starigis al lia honoro ĉe la (en 1988 forbrulita) arbara domo Weidmannsheil en Steinbach am Wald memorigŝtonon. Alia ekzistas ekde 1994 ĉe Suhler Ausspanne en Zella-Mehlis, rekte ĉe Rennsteig.[2] [3]

De 31.8.2004 ĝis 9.1.2005 videblis la ekspozicio Julius Kober - ein deutscher Lebensweg en Suhl.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zauberhafte Rennsteigfahrt. Eine Pfingstrunst aus der Vorkriegszeit (= Thüringer Heimatbücherei, Band 6), Würzburg: Verl. der Thüringer Tageszeitung Nonne 1961.
  • Vortragsbuch für Front und Heimat. Erlesene Perlen ernster und heiterer Dichtung aus zwei Jahrhunderten mit Anleitung für die Vortragskunst und die Programmgestaltung, Gotha: Engelhard-Reyher 1944.
  • Vorwort in: Fuchsturm und Fuchsturmgesellschaft. Festschrift zur Feier d. 75jährigen Bestehens, hg. vom Vorstand der Fuchsturmgesellschaft, Jena: Neuenhahn 1936.
  • Deutscher Wald, deutsches Volk [Thüringen]. Mit 10 Aufnahmen von Hermann Barthelmes, Weimar: Böhlau 1935.
  • Der Sturz von den Sternen (Roman), Jena: Neuenhahn 1927.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Julius Kober. Ein deutscher Lebensweg, 1894-1970 (= Kleine Suhler Reihe, Band 9), hg. v. Stadtverwaltung Suhl, Kulturamt, Suhl 2004.
  • Norbert Moczarski: Julius Kober (1894 - 1970) - ein bewegtes Leben nah und fern des Thüringer Rennsteiges, in: Jahrbuch des Hennebergisch-Fränkischen Geschichtsvereins, Band 19 (2004), S. 363-404.
  • Rüdiger Haufe, Jürgen John, Justus H. Ulbricht: Julius Kober - ein "Thüringer Heimatbewahrer", "geistiger Frontkämpfer" und "fanatischer Nationalsozialist", in: Mitteilungsblatt des Rennsteig-Museums des Thüringer Rennsteigvereines e.V., (2003), Heft 1, S. 40-45.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Dio kreis la migradon kaj la migradokantojn, por ke vi iĝu kun aliaj homo."
  2. Informoj de la oficiala retpaĝaro de Rennsteigverein: http://www.rennsteigportal.com/person/kober.html
  3. Kritika artikolo pri la persono de Kober, ankaŭ pri siaj politikaj konvinkoj: http://www.meiningen.de/media/custom/888_2886_1.PDF

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]