Julius Patzelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Julius PATZELT)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Julius Patzelt
PATZELT.JPG
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1857 (1857-05-09)
en Groß-Schönau, Germanio (hodiaŭ Velký Šenov, Ĉeĥio)
Morto 17-an de januaro 1927 (1927-01-17) (69-jara)
en Obergrund, Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ: Horní Podluží, Ĉeĥio)
Lingvoj Esperantogermana lingvoĉeĥa lingvo
Nacieco germano
Ŝtataneco Ĉeĥio
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj fondinto de diversaj E-grupoj, gvidis kursojn, eldonis la E-gazeton "La Migranto"
Information icon.svg
vdr

Julius PATZELT (pacelt) (naskiĝis la 9-an de majo 1857 en Groß-Schönau, Germanio - hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio - mortis la 17-an de januaro 1927 en Obergrund, Ĉeĥoslovakio, hodiaŭ Horní Podluží en Ĉeĥio), estis ĉeĥoslovaka germana esperantisto. La GEL-organo "Marto" nomis lin PAZELT , ekz. en la nekrologo, 1927, n-ro 2, p. 9.

Profesie li estis horloĝisto kaj fortepiana agordisto.

Agado por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pioniro de Esperanto en Aŭstrio-Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Zamenhof. Fondis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de l' gazeto: La migranto kaj de pluraj Esperanto-lerniloj. Sur lian tombon en la tombejo de Horní Podluži GEL starigis monumenton. Sur la tomboŝtono estas surskribo: Julius Pazelt, * 9. V. 1857, 17. I. 1927, (stelo), Per laboro al honoro!, Bund deutscher Esperantisten seinem Vorkämpfer.